La 2-an de februaro laǔ la loka tempo, ĉeestante al la pinta konferenco de industriistoj kaj komercistoj de Ĉinio kaj Britio en Londono, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris parolon, refoje eksplikante la gravan rolon de konfido, respondeco kaj kunlaboro en traktado de la internacia financa krizo. Li emfazis, ke efiko dependas de forteco kaj tempo de la praktikado de rimedoj.
Wen Jiabao diris, ke vizaĝe al la financa krizo diverslandaj gvidantoj kaj entreprenistoj devas firme kaj kuraĝe preni respondecon kaj senhezite preni rimedojn.
Wen Jiabao ankaǔ esprimis sian esperon, ke la londona konferenco de la Grupo 20 okazonta en la venonta aprilo akiros esencajn fruktojn. |