Antaŭ okazigo de financa pintkonferenco en Londono, en la 1-a de aprilo, gvidantoj de iuj landoj sinsekve esprimis esperon, ke la konferenco akiros frukton kaj faros kontribuon por mildigo de financa krizo kaj konstruo de justa kaj racia internacia financa sistemo.
En Londono usona prezidento Barack Obama diris, ke ĉifoje al la konferenco li celas ekspliki usonan starpunkton kaj ankaŭ volas aŭskulti voĉon de aliaj landoj. Estas kredeble, ke diversaj flankoj povos serĉi komunaĵojn kaj rezervi diferencojn kaj finfine atingi vastan unuanimecon.
Ankaŭ franca prezidento Nicolas Sarkozy, germana ĉefministro Angela Merkel, hinda ĉefministro Manmohan Singh kaj brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva esperas atingon de la pintkonferenco. |