Okaze de unujariĝo de fortega tertremo en Wenchuan, la internacia socio alte taksis gigantan klopodon kaj gajnitan frukton de la ĉinaj registaro kaj popolo en savado kaj rekonstruado en lokoj plagitaj de tertremo.
Ĝenerala vicsekretario de UN pri humanismaj savaj aferoj John Holmes diris, ke post la tertremo, la ĉinaj centra kaj lokaj registaroj tuj agadis kaj aranĝis homforton kaj materialojn por savado. Dum la rekonstruado, registaroj speciale ellaboris planon pri konstruado de loĝdomoj por plagitoj kaj tiel ilia vivo rapide estis garantiata.
De la 4-a de majo, Konsidero pri Kurantaj Aferoj, plej ŝatata programo de Nacia Publika Radio de Usono aranĝas rubrikon pri "tagnoto de Chengdu" kaj faras plej freŝan raporton pri la plagitaj lokoj per radio, fotoj kaj retaj blogoj.
Ankaŭ Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescenta Societo, EU, Ruĝa Kruco de Usono, Ĉilio, Novaĵ-Agentejo de Korea Respubliko kaj ĵurnalo de Singapuro Lianhe Zaobao alte taksis ĉinan posttertreman rekonstruadon. |