De kultura interŝanĝo ĝis kultura komerco
  2012-12-21 10:11:04  cri


En la nuna mondo interŝanĝo, integriĝo kaj kolizio inter malsamaj kulturoj pli kaj pli evidentiĝas sur la kultura merkato kaj la konkurenco de kulturaj produktoj, kulturaj servoj kaj kulturaj kapitaloj. Usono delonge dominas 60% ĝis 80% de la produktado de televidaj kaj disaŭdigaj programoj kaj okupas du trionojn da filmmerkata enspezo. Kompare la kultura industrio de Ĉinio estas postiĝinta, kaj ĝenerale la eksporto de kulturaj produktoj kaj servoj restas en la komenca periodo. Liu Yuzhu, sekciestro de la Kultura Ministerio de Ĉinio, diris: "La kultura industrio de Ĉinio ĵus komenciĝis, kaj al Ĉinio mankas spertoj de la kultura merkatado. Ĉinio okupas pli ol 9% de la monda ekonomia agregato, tamen la kultura industrio de Ĉinio okupas nur 4% de la mondo. Krome, al Ĉinio mankas famaj markoj, kaj niaj entreprenoj restas malfortaj en la internacia konkurenco. Tial al ni necesas longtempa peno."
1 2 3 4