De kultura interŝanĝo ĝis kultura komerco
  2012-12-21 10:11:04  cri

En la bazo la registritaj entreprenoj tuŝas la kulturajn sektorojn de filmo kaj televido, eldonado, prezentado, videoludo, animacio, komuniko, pentrado kaj skulptado. Funkciiganto de la bazo liveras al la entreprenoj multajn servojn por helpi ilian eksterlandan merkatadon.

En 2011 la komerca sumo de importo kaj eksporto de la entreprenoj en la bazo kalkuliĝis al 500 milionoj da juanoj, kaj la registaro ricevis el ili imposton de pli ol 100 milionoj da juanoj. La 11an de marto 2012 en Pekino inaŭguriĝis la dua ŝtatnivela bazo de la kultura komerco kun fremdaj landoj. Laŭ plano de la Kultura Ministerio ĉi-jare fondiĝos kelkaj bazoj en la tuta lando por antaŭenigi la eksterlandan kulturan komercon.

1 2 3 4