De kultura interŝanĝo ĝis kultura komerco
  2012-12-21 10:11:04  cri

Danke al la favoraj politikoj kaj rimedoj rapide disvolviĝis la kultura komerco. Dum la periodo de la 11a Kvinjara Ŝtata Plano la eksporta sumo de kernaj kulturaj produktoj kreskis de 10,21 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 14,39 miliardoj; dum la eksporto de kulturaj servoj kreskis de 2,66 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 5,42 miliardoj – la ĉiujara kresko atingis 19,5%. En la lasta jaro rapide kreskis plu la kultura komerco. Qiu Hong, asistanto de ĉina kultura ministro, diris, ke la progreso estas evidenta, tamen la kultura industrio de Ĉinio restas en la komenca periodo, kaj al ni necesas longperioda peno. "En 2011 la totala sumo de importo kaj eksporto de kernaj kulturaj produktoj kalkuliĝis al 19,89 miliardoj da usonaj dolaroj, je 21,4% pli ol en la antaŭa jaro. Dume la totala sumo de importo kaj eksporto de kulturaj servoj kalkuliĝis al 7,76 miliardoj da usonaj dolaroj, je 36% pli ol en la antaŭa jaro. Tamen ni devas rimarki, ke la kultura komerco restas en la komenca periodo, kaj tio estas forta kontrasto kun la internacia pozicio de Ĉinio kiel ekonomia potenco kaj kun la tre longa historio kaj granda ĉarmo de la ĉina kulturo. Al ni necesas longperioda klopodo por starigi entreprenojn kaj markojn kun internacia influo."


1 2 3 4