De kultura interŝanĝo ĝis kultura komerco
  2012-12-21 10:11:04  cri

Delonge la kultura diskonigo de Ĉinio al fremdaj landoj konsistas el interregistaraj kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kultura propagando. Kulturaj interŝanĝoj sub la gvidado de la registaro ludas gravan rolon por akceli reciprokan lernadon, elmontri buntajn erojn de la tradicia kulturo kaj freŝajn atingojn de la moderna ĉina kulturo. Tamen la malnova modelo de la kulturaj interŝanĝoj jam ne povos akomodiĝi al la tutmonda strategio de Ĉinio.

Por antaŭenigi la tutmondan strategion de la kultura industrio la Kultura Ministerio prenis tre gravan rimedon – starigi ŝtatnivelajn bazojn de la kultura komerco kun fremdaj landoj. La 18an de novembro de 2011 la unua bazo estis fondita en la impostlibera zono de Waigaoqiao, Ŝanhajo, kaj ĝi jam tiris al si kulturajn eksport-orientitajn entreprenojn kun la totala registrita kapitalo de 1 100 milionoj da juanoj. Ren Yibiao, direkcia prezidanto de la firmao Dongfang Huiwen pri internacia kultura komerco, funkciiganto de la bazo, diris: "Oni povas prokrasti la impostpagon por siaj importitaj produktoj staplitaj en la impostlibera zono ĝis ilia eniro. La eksportotaj produktoj estas rigardataj kiel la eksportataj, enirinte en la impostliberan zonon, kaj dume la posedantoj povas ricevi redonon de la imposto. Tio ludas pozitivan rolon por la varkomerco. Krome , ĉi tie la entreprenoj ĝuas aliajn favorajn politikojn."

1 2 3 4