Esperanta Krestomatio: Celstacio
  2012-12-21 10:18:51  cri

La stacieto estis malgranda kaj sufokaera. Sur la muroj enuis landkonigaj afiŝoj. La horloĝo malfunkciis. Ĝin strekis kruce gluitaj gazetstrioj. Sur la rando de apertita fenestro dormetis kato de fervojisto. Malantaŭ la kasa giĉeto homo suferis pro varmego. Li rekonsciiĝis nur je la voĉo de pasaĝero.

"Kien?"

"Egale."

"Per la klaso?"

"Egale."

"Do eble Gzdzin?" demandis la kasisto. Li rigardis ne la pasaĝeron, sed fiksitan per kapnajleto horaron pri trajnoj trakurantaj lian stacieton.

"Povas esti Gzdzin,"konsentis la kliento.

1 2 3 4 5 6 7