Esperanta Krestomatio: Celstacio
  2012-12-21 10:18:51  cri

"Mi donos al vi la unuan,"diris la kasisto, "en la dua povas esti plenplene. En Wolow estas hodiaŭ foiro."

"Foiro?" maltrankviliĝis la pasaĝero. "Mi ne volas vian Wolow. Mi ne volas homamason. Mi volas kvieton. Sen la homa ridado, sen kvereloj, sen voĉoj. Sen virinoj, sen amikoj, sen infanoj. Damno kun tia kiel vi. Kasisto, kaj ne kapablas vendi bileton al homo."

La fervojisto jesis kompreneme. Vere estis al li domaĝe, ke li ne scias helpi la pasaĝeron. Al liaj devoj apartenis ĝusta priservado de la PKP-aj klientoj. Li estis sperta kasisto. Dum sia vivo li certe vendis milionon da diversaj biletoj kaj la pasaĝerojn li havis diversajn. Li ankaŭ pri tiu ne miris. Estis nenio mirinda. Simple estis malbone al la ulo. Tiaj ne konas siajn celstaciojn. Ili fuĝas nenien.

1 2 3 4 5 6 7