Manĝokulturo de Xi'an
  2013-06-07 17:54:49  Ĝoja

Xi'an, fondita kiel urbo antaŭ pli ol 3 100 jaroj, estis la antikva ĉefurbo de dek tri dinastioj. Ĝi famas tra la mondo, ekzemple, pro la argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj (kiuj estas en la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio) kaj la Turo de Ansero. Sed krom per la menciitaj, la urbo al si logas homojn el ĉiuj anguloj ankaŭ per siaj lokaj etmanĝaĵoj, guste originalaj, forme abundaj: pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono (Yangrou Paomo), malvarmaj nudeloj el grenamelo (Liangpi), pastobulo tenanta viandon inter si (Roujiamo), vermiĉeloj dense saŭcitaj (Saozimian) kaj ankoraŭ multe da aliaj similaĵoj. Ĉiuj tiuj etmanĝaĵoj formas la originalan "manĝokulturon" de Xi'an.

Promenante sur bulvardo aŭ sur strateto en la urbo Xi'an, vi povas vidi diversspecajn kaj palatplaĉajn etmanĝaĵojn. La nutraĵoj de Xi'an klare spegulas la karakterojn de multaj regionoj, nacioj kaj kulturoj. Oni povas diri, ke gustumi la frandaĵojn de Xi'an signifas gustumi la kulturon kaj historion de Xi'an.

1 2 3 4