Manĝokulturo de Xi'an
  2013-06-07 17:54:49  Ĝoja

Xi'an situas proksime al paŝta regiono, kie abundas viandoj el bovoj kaj ŝafoj. En la komenco la pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono simbolis la kulturon de reĝa familio kaj de kortego. Post multaj dinastioj la manĝaĵo estis iom post iom populara en diferencaj lokoj. Nuntempe, la nutraĵo jam estas ambrozia reprezentanto de Xi'an. Neniu el la vojaĝantoj, ĉu venintaj el la lando, ĉu el fremdlando, preterpasas la prenon de pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono.

En la kvartalo de hui-oj (islamanoj) en Xi'an ni renkontiĝis kun du studentoj el la urbo Changchun, kiuj ĵus eltrajniĝis kaj verve alpaŝis. Ili diris al ni, ke ilin tiel mirigis, ke la etmanĝaĵoj en Xi'an tiom abundas, kaj la formoj de etmanĝaĵoj tiom varias. Por ne lasi iun ajn frandaĵon, antaŭ la alveno ili jam ellaboris detalan "taktikon pri ambrozio".

La studento: "Pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono."

La studentino: "Pastobulo tenanta viandon inter si, kaj malvarmaj nudeloj el grenamelo!"

La studento: "Ankoraŭ vermiĉeloj dense saŭcitaj, kaj aliaj pastaĵoj. Antaŭ la alveno mi jam faris priserĉadon."

1 2 3 4