"Printempo" de sinjoro Li Gongbiao---metalartisto naskita en la 80-aj jaroj
  2014-05-22 16:02:00  Li Lu


En ĉiu printempo mi atendas Grenpluvon(unu el la 24 sunperiodoj, kiu komenciĝas je la 19-a, 20-a de aprilo), ĉar tiam mi povas iri al Hangzhou. Ĉi tie ne nur estas belaj pejzaĝoj, sed ankaŭ diversaj homoj venintaj el diversaj lokoj.

Ĉiufoje, kiam mi iris al Hangzhou, tute pluvis. Antaŭ mia vizito, mi trovis kelkajn metiistojn en interreto kaj planis viziti ilin unu post alia. Karaj amikoj, en hodiaŭa programero Sur la Vojo, mi prezentos al vi rakonton: Li Gongbiao kaj liaj artaĵoj el metalo. Laŭ konigo, li persiste faris metalartaĵojn 3 jarojn.

De mia hotelo al la laborejo de Li Gongbiao bezoniĝas 1 horo kaj 50 minutoj per buso, laŭ mia kutimo, mi ĉiam emas piedire aŭ perbuse vojaĝi en nekonata loko. Tiele, mi povas vidi pli multajn pejzaĝojn kaj trovi interesajn aferojn. Ĉijare Hangzhou havis tre riĉan pluvon, mi restis en Hangzhou 6 tagojn kaj ĉiam pluvis. La folioj fariĝis brilaj kaj pliverdaj post la frotlavo de pluvo kaj la aero fariĝis pli kaj pli freŝa. En la buso, mi vidis la belajn pejzaĝojn kaj spiris freŝan aeron, tempo iris rapide.

1 2 3 4 5