"Printempo" de sinjoro Li Gongbiao---metalartisto naskita en la 80-aj jaroj
  2014-05-22 16:02:00  Li Lu

La laborejo de Li Gongbiao troviĝas ĉe la montoflanko, kie ĉirpas birdoj, mi atingis la laborejon. Ĝi estas maljuna fabriko, antaŭ la domo estas malgranda ĝardeno kun multaj diversaj kaj nekonataj plantoj.

La laborejo estas tre simpla, maldekstre estas du maljunaj tabloj, sur unu metiĝas kelkaj metalartaĵoj, jam finfaritaj kaj uzeblaj kaj jam aĉetitaj. Sur la alia tablo estas simplaj teaĵoj, li uzas ili mem. La dekstra muro estas cemente kolora, Li Gongbiao diris al mi, ke ĝi estas fono, en kiu oni fotas produktaĵojn. En la domo ankoraŭ estas multaj grandaj maŝinoj, post la konigo de Li Gongbiao, mi konis kiu estas uzata por varmigi metalon, kiu estas uzata por fari forman laboron. La farada procezo estas malfacila kaj ankaŭ longtempa, sed post la fartempo, la metalaĵo ankoraŭ ne povas esti uzata, la uzantoj ankoraŭ bezonas atendi pli ol 3 monatojn por fine uzi ĝin. Li Gongbiao diris,

"Mi bezonas tri monatojn por fari unu bovlon, la ĵus farita bovlo ne povas esti uzata, ni bezonas atendi tri monatojn, ĉar mi ĉiam uzas maljunan metalon, ili bezonas tempon por oksidiĝi."

1 2 3 4 5