"Printempo" de sinjoro Li Gongbiao---metalartisto naskita en la 80-aj jaroj
  2014-05-22 16:02:00  Li Lu

Mi klare memoras, iu amiko diris al mi, ke longtempa atendo al valoraj aferoj estas valora. Sed mi estas sciema, kiel li subtenas sian ĉiutagan vivon? Li Gongbiao ne zorgas pri tio, li diris al mi, ke li amas la aferon, li havas tempon kaj paciencon por atendi, li tute ne zorgas, sed li ĝuas la procezon.

"Ne estas ĉiuj homoj, kiuj povas akcepti liajn metalartaĵojn, sed mi ne zorgas pri tio, ĉar mi ŝatas ilin kaj pli ŝatas la procezon de farado, mi sentas min feliĉa."

Ĉar ne estas multaj homoj, kiuj ŝatas la metalartaĵojn de Li Gongbiao, mi demandis lin, kiu ofte aĉetas liajn metalartaĵojn? Li diris al mi, ke komence li nur faris ilin por sendi al liaj amikoj, kiuj interesiĝas pri ili, ĉijare, li faris malgrandan metalartaĵan ekspozicion en Hangzhou, kaj li vendis preskaŭ siajn ĉiujn metalartaĵojn dum la ekspozicio kaj ankaŭ akceptis mendajn listojn. Li sentas sin tre feliĉa kiam li trovis ke pli kaj pli multaj homoj ŝatas kaj akceptas liajn metalartaĵojn.

1 2 3 4 5