"Printempo" de sinjoro Li Gongbiao---metalartisto naskita en la 80-aj jaroj
  2014-05-22 16:02:00  Li Lu

Li Gongbiao akompanis min al sia propra ekspoziciejo, kie estas multaj metalartaĵoj.

"Ŭo, mi tre ŝatas ilin!"

Mi admiris la ekspoziciejon kaj la metalartaĵojn eble…kvin minutojn? Kaj la admiraj vortoj simple estis "mi tre ŝatas ilin". Ĉar la metalartaĵoj estas tre belaj kaj mirindaj, kaj ili tute havas densan rilaton kun teo. Sur la artaĵoj estas diversaj koloroj kaj vejnoj, Li Gongbiao diris al mi,

"En neta kaj dezerta lokoj, la maljunaj metaloj ofte ricevis diversajn akvvejnojn, ili estas signaloj de tempo."

1 2 3 4 5