(video) Bonvenon al 100a UK en Lillo (Lille), Francio, 2015
  2014-07-23 14:26:13  Ĝoja

La venontjara UK, la 100a UK, okazos de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto en 2015 en la franca nordorienta urbo Lillo. Nun LKK-anoj enorde kaj entuziasme faras preparadon por kontribui al la jubilea UK, kaj tion konigos LKK-anoj de lilla kongreso en "Monda Foiro", kiu okazos sabate, la 26an de julio, kaj en "Venon¬taj UK-oj", kiu funkcios vendrede, la 1an de aŭgusto, dum la Bonaera 99a UK.

En aŭgusto 1905 okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto en la havenurbo Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer) en norda Francio (Lilla regiono). Partoprenis 688 homoj tutmondaj en sukcesa, mirinda interkompreniĝo kaj en etoso internacie frateca. De post tiu Esperantuja ĉefevento estas ĉiujare organizitaj la Universala Kongreso (escepte dum la du mondmilitoj) kaj multaj aliaj kongresoj kaj renkontiĝoj tra la mondo.

Koncernaj informoj ĉe www.lille2015.fr

 Lille 2015 en Facebook www.facebook.com/lille2015

1 2 3 4 5