(video) Bonvenon al 100a UK en Lillo (Lille), Francio, 2015
  2014-07-23 14:26:13  Ĝoja

Noto de ĵurnalistino

 

Lillon mi vizitis dank' al prelegvojaĝo organizita de Unuiĝo Franca por Esperanto (ESPÉRANTO-FRANCE) novembre de 2013. Kvankam vintre tamen mi estis varmigita de la entuziasmo de lokanoj.

Kun ĝojo kaj scivolemo mi vizitis la malnovan centron de Lillo akompanate de la geedzoj Katja kaj Danny BOEN, profesoro Claude LongueEpée kaj alia samideano. Ni, 5-opo, kaj promenis kaj aŭdis rakontadon de samideano Claude LongueEpée. Mi miris pri tio, ke Claude LongueEpée konas ĉion pri Lillo. El lia rakontado ŝajne "revivus" la historiaj epizodoj kaj famuloj, brilus la ekzotaj domegoj kaj la malnovaj stratetoj, eĉ "saltus" la statua kato kaj "ridetus" la statuo Lilla Diino. Ĉio min profunde interesis kaj impresis.

Sendube, la jubilea UK estas unu el la kialoj pri mia alveno. Tial mi petis de lokanoj konigi la preparadon. Mi surpriziĝis, ke LKK-anoj estas junaj kaj kompetentaj. Mian filmintervjuon ricevis 32-jaraĝa Xavier Dewidehem,vicprezidanto pri la Universala Kongreso/Lille2015 kaj Unuiĝo Franca por Esperanto (ESPÉRANTO-FRANCE). En la video per klara kaj orelplaĉa voĉo li skizis la preparadon kaj la kulturplenan urbon Lillon. Per sia ĉarma rideto li ankaŭ elkore sendis invitilon al vi, karaj legantoj.

Kompreneble, kiel azianino mi "suferis" multajn ekzotaĵon: fromaĝon, dolĉaĵon, kisosaluton……

Kion vi esperas, tion vi renkontos en Lillo dum la 100a UK, mi pensas.

Fine, pere de la noto mi elkore dankas ĉiujn lillanojn pro la afableco kaj entuziasmo, bondeziras sukceson al Lilla UK.

----Zhang Ping (Ĝoja)

1 2 3 4 5