(video) Bonvenon al 100a UK en Lillo (Lille), Francio, 2015
  2014-07-23 14:26:13  Ĝoja

La kongresejo Lille Grand Palais

 

La Lilla ĉefplaco: ĝin karakterizas la flandra kaj klasikfranca stiloj. Centre de la ĉefplaco staras la kolono de la Lilla Diino. Dekstre elstaras la malnova borso, kiun konstruis la negocistoj en 1652 sub la hispana reĝo Filipo la 4a. Malantaŭe videblas la belfrido de la nova komerca kaj industria ĉambro.

La t.n. Lilla Diino: ŝi staras supre de kolono centre de la ĉefplaco. Ĝi simbolas Lillon, kiu rezistis al la eksterlandaj armeoj okaze de la franca revolucio.

1 2 3 4 5