La prefektejo (sidejo de la reprezentanto de la franca ŝtato), konstruita sub imperiestro Napoleono la 3a
La Lilla urbodomo kaj ĝia belfrido. La urbodomon oni konstruis inter la du mondmilitoj laŭ novflandra stilo. En norda Francio kaj Belgio belfrido simbolas la potencon de la lokaj aŭtoritatoj kompare kun tiuj de eklezio kaj ŝtato. Klasifikita en la monda heredaĵo (Unesko), la Lilla belfrido estas 104 m alta kaj la plej alta el norda Francio.
Euralille: la Lilla negoca kvartalo (la boto-forma turo staras super la internacia stacidomo Lille-Europe)