Vizitu Forumon

Turismo: Somera Palaco

(GMT+08:00) 2014-03-18 20:02:28     Redaktoro:Ĝoja

La Somera Palaco okupas la areon de 290 hektaroj, kaj tri kvaronoj el ĝia areo estas akva, nome la fama lago Kunming ĉe la piedo de la monteto Longviveco, fokuspunkto de la ĝardeno. Krom la monteto kaj la lago, en tiu fama ĝardeno troviĝas ankaŭ multe da haloj, turoj, pavilonoj, koridoroj, padoj kaj pontoj.

Rainer KURZ staras en la Deksep-arkaĵa Ponto.

Sur la speguleca lago Kunming okulfrapas Deksep-arkaĵa Ponto super la blua akvo. 500 balustroj laŭ ĝia 150-metra longeco havas skulptitajn leonojn sur siaj suproj, kaj ĉiu en malsama pozo. Paro da mitaj bestoj gardas la pontkapon.

Salutas al Bronza Bovo Rainer KURZ, Ĝoja kaj Lin Lisha.

Ĉe la orienta bordo de la lago Kunming videblas la Bronza Bovo. Laŭ antikva ĉina tradicio, oni kutimis muldi kaj loki feran bovon proksime al nova akvorezerva konstruaĵo por signi konkeron super la akvo. Observante tiun tadicion, imperiestro Qianlong de la dinastio Qing ordonis muldi la Bronzan Bovon kaj ĝin starigi ĉe la rando de la lago Kunming. Kuŝante sur la ŝtona bazo, la Bronza Bovo naturgranda, kun akraj kornoj kaj streĉitaj oreloj, atente gvatadas la akvon.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto