|
|
||
Rainer KURZ iras tra bela Longa Koridoro.
Unu el la mirindaĵoj de la Somera Palaco ja estas la Longa Koridoro situanta ĉe la piedo de la monteto Longviveco.
La Longa Koridoro zigzege etendiĝas 728 metrojn. Ĝi estas ornamita per kvar ok-angulaj pavilonoj kun duoblaj tegmentrandoj. Plej okulfrapas pentraĵoj sur la traboj kaj kolonoj de la koridoro. Ĉiuj pentraĵoj bildigas belajn pejzaĝojn, florojn, fiŝojn kaj birdojn, kaj ankaŭ multajn versimilajn homfigurojn el popolaj rakontoj.
Lago Kunming en sunkrepusko.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |