Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (18a de ĝis 24a de februaro)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 5, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 24a de februaro estas 2253 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 4 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 900. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Retanoj Joacir kaj Christian estas la fortunuloj ĉi-semajnaj.

Retano Joacir faris komenton pri la konkurso:
"sukceson al ĉi tiu festivalo, tre efika formo montri esperanton al la mondo."

Franca Christian komentis la filmon "Pentraĵo sur Akvo":
"Pentraĵo sur akvo estas mia preferata filmeto. Elstaraj põeziaj bildoj. Gratulon !!"

Gratulon al ili!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venonta raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!