Alexandrine Omba Tshamena

Saluton! Mia nomo estas Alexandrine Omba Tshamena, mi estas Kongolandanino kaj loĝas en Kongo DR. Mi eklernis Esperanton en 2009 ĝis nun. Mi estas instruistino. Mi instruas esperantan kaj religian kurson al ĉiuj gelernantoj en lernejo. Ekde 2009, mi havis ideon krei E-klubon por disvastigi la lingvon Esperanton kaj por krei teatran trupon en Esperanto kaj mi sukcesis krei E-klubon kaj verkis kelkajn historiojn esperante. Nun, mi daŭrigas la instruadon kaj la verkadon. Mi volas ke, iam mi fariĝu verkistino pri Esperanto. Pri Esperanto, mi estas membro de DKEA, la landa asocio de UEA en nia lando. Mi estas la kreinto de la klubo "EGSR" Esperantista Grupo De Sankta Rita. Mi ĵus kreis novan feminisman grupon de Esperanto "EVIK" Esperanta Virinaro Kongolanda kies mi estas konsilantino. Mi jam organizis multajn manifestojn pri Esperanto inter alia " kulturaj tagoj, ktp."

La premiita filmo: Teo kaj Amo