Vizitu Forumon


Daniel estas germano kaj Åsa svedino. La geedzoj vivas kun sia familio en eta vilaĝo ĉe la marbordo en norda Germanio.

Estas kreativa paro, kies hobioj estas teatro kaj filmo. Ili estas aktivaj en la loka teatrogrupo kiel aktoroj, reĝisoroj, kaj skribas scenarojn por teatraĵoj.

Ni flughopis de Hamburgo/Germanio al Amsterdamo/Nederlando. Post tio ni flugadis 10 horojn al Hangzhou. Mec, juna china studento, nin bonvenigis ĉe la flughaveno. Le vetero estis belega! Ni matenmanĝis kune kun aliaj premiitoj kaj helpantoj kaj ni vizitis la akvo lando museo (water land museum). Estas tre bona etoso kaj ni estas feliĉaj sed lacegaj ;-)

Daniel kaj Osa

Hodiaŭ estis tre ekscita tago. La teo-eksposicio malfermis kaj Osa havis la honoron tratranĉi la ruĝan bendon post la malfermaceremonio. Ĉe la ekspozicio ni montris kiel oni infuzas teon en germanio kaj multaj homoj fotografis nin kaj ankaŭ volis gustumi nian teon. En tre bela kaj tradicia teejo ni tagmanĝis ĉinajn bongustaĵojn. Tie ni trinkis nian unuan faman verdan teon de Hangzhou. Poste ni vizitis la temuseon, kiu estis tre interesa. Ni eĉ estis en tefabrikon kie ni lernis kiel teo estas farita. De ĉina studentino ni eklernis tradician ĉinan papertranĉadon. Ni fakte sukcesis bone! Ni vespermanĝis en restauracio ĉe nia hotelo. Ĝi estas konata por la "ĉina-pico" kio treege bongustas. Vespere ni faris maratonpromenadon tra la Xixi malseka tero.

Daniel kaj Osa

Hodiaŭ ni supreniris monteton por ĝui la rigardon de la ĉirkaŭajon kaj la faman Okcidentan Lagon. Estis iom laciga, sed ni estas sportemuloj... La bambuoj sur la monteto ege plaĉis al ni. En la parko sur la monto renkontiĝis multaj homoj por danci, kanti kaj ludi. Estas miriga kaj nekutima por ni, vidi maljunajn homojn fari korpan ekzercadon. Ŝajnas al ni ke la ĉinoj bone zorgas pri ilia sano.

La tagmanĝo estis tre bongusta tradicia ĉina manĝaĵo : "dampling". Ĝi estas "saketojn" el pasto plenigitaj de viandaĵo kaj legomoj. Similas iom al la itala "tortelino" aŭ "raviolo" sed sen saŭco.

Posttagmeze ni promenadis ĉirkau la Okcidenta Lago. Ĉar estas sabato hodiaŭ, la vojoj estis plenplena da homoj! Ŝajnis ke duono da Ĉinio estis tie! Ni observadis fervoran gardiston kiu tuj venis kaj blovis sian fajfilon, kiam iu ajn suriris la vojflankan razenon. Estis tro amuziga por ni!

La vespermanĝo estis eŭropa "sveda tablo". Estis iom stranga, ĉar ni post tri tagojn da Ĉinio jam kultimiĝis al la manĝado kun bastonetoj. Kaj nun ni denove devis manĝi kun forkojn...?!

La vespero estis tre bonetosa kun kantado kaj muziko. Osa estis devigita de Rosĉo danci tre rapidan polkaon... ŝi feliĉe ne forflugis...! La "Esperanta trajno" ankaŭ estis tre amuza.

La tago de la tagoj! La premidona ceremonio okazis! Estis solena kaj bonorganizita. Ni kunportis la du teskatoloj kiuj "aktoris" en nia filmo kaj multaj homoj ĝojiĝis pri tio.

Post la ceremonio ni ĉiuj ricevis tre belajn ĉinajn tekostumojn. Osa tuj survestis la bluzon kaj portis ĝin la resto de la tago. Ni tagmanĝis en granda hotelo. Denove estis treege bongusta. Poste ni revenis al la teekspoziciejo kaj havis la eblecon "butikumi" iom. Ni aĉetis belajn tukojn por niaj du filinoj kaj ĉinaj dolĉaĵojn. Ĉinioj ofte volas fari fotojn kune kun ni. Ŝajne eksterlandanoj de Eŭropo estas interesaj por ili. Virino nin rakontis, ke ŝi ŝategas la germanan futbalteamon. Ŝi eĉ havis foton de ĝi en sia poŝtelefono! Ni post tio busveturis al la "Agrikultura kaj Forstkultura Universitato de Zhejiang" kie ni restos dum du tagojn. La vespermanĝo ni ĉiuj helpis prepari. Oni montris al ni, kiel fari la "damblingojn". Ili bongustegis!

Hodiaŭ ni estis "studentoj" en la universitato. En la unua leciono ni lernis pri la historio de la tefarado en Ĉinio, la diversaj specoj da teo kaj kiel oni devas trajti ilin. La akvotemperaturo malsamas kaj ankaŭ la daŭro de la infuzo. En Eŭropo la homoj scias nenion pro tio! Estis ege interesa! Ni havis la eblecon pesi la tefoliojn (3 g po taso) kaj ankaŭ infuzi ĝin kaj poste kompreneble gusti. En la dua lekciono ni lernis fari la teceremonion kun verda teo. Tute ne facilas! Ĉiuj movoj kaj faroj estas planitaj kaj ĉiam devas esti la samaj.

Por la tagmanĝo la studentoj preparis manĝaĵojn faritaj kun teo. Interesaj, iom strangaj sed bongustaj. Post la tagmanĝo ni babilis kun rusaj studentoj per skajpo. Kelkaj ĉinaj studentoj ankaŭ ĉeestis kaj oni demandis unu la alian diversajn aĵojn pri la studenta vivo. Ni ankaŭ babilis pri la filmkonkurso kaj nia filmo "La Mirinda Teskatolo" estis unu el la plej ŝatata de la rusaj studentoj. Ni ege ĝojiĝis pri tio! Poste ni aspektis la filmojn de la ĉeestantaj premiitoj kaj ĉiuj rakontis iomete pri si kaj siaj spertoj dum la farado de la filmo. Unu el la ĉinaj studentoj volis scii, ĉu nia amo estas tiel profunda kiel en la filmo... ĉar alie, lau li, ne estus ebla fari tian kortuŝan filmon... Kompreneble JES!!! <3 La vespero estis treege agrabla! En la universitata teatro ĉinaj studentoj kaj kelkaj de la Esperantistoj montris programon kun danco, kantado kaj muziko. Bonegegegegege!!!!

Hodiaŭ matene ni frue ekveturis al la nacimalplimulta gubernio de She-oj. La busvojaĝo daŭris preskaŭ ses horojn (kun unu horo paŭso). Multe de ni estis lacaj kaj dormis iomete en la buso. Sed ni ne nur dormadis, ni ankaŭ lernis iom pri la ĉinaj literoj kaj skribmanieroj de Xu jie. Li eĉ montris al ni kiel skribi niajn proprajn nomojn. Ho ve, ni ne povas memori tion tuj! Estas komplika afero sed treege interesa.

En la urbo Jing Ning ni enloĝiĝis vere luksan hotelon. Tre bela kaj moderna. La hotelĉambro havas ion, kion ni ambaŭ neniam antaŭe vidis: Duŝkabino kun granda fenestro en la muro inter la banĉambro kaj la lito! Ege mojose! Post la tagmanĝo ni ripozis en la ĉambro.

La vespermanĝo estis ankaŭ tre luksa kaj ekzota. Ni manĝis diversajn fiŝaĵojn, kokinaĵojn, viandaĵojn kaj multespecojn da legomoj kaj fruktoj. Daniel gustumis ĉion, eĉ la helikojn! La urbestro venis al nia tablo por tosti kaj trinki ĉinan vodkon (Baijiu) kun ni. Ni manĝadis unu horo kaj duono.

Poste ni ĉeestis nekredeble gajan, buntan kaj malenuigan spektaklon en grandega teatro. Kiam ni eniris la teatron kaj trovis niajn seĝojn, la seĝo de Osa jam estis okupita de juna ĉina viro, kiu bedaŭrinde ne scipovis la anglan! Ni komparis la biletojn kaj la seĝonumeroj estis tute la samaj??!! Do, kion fari nun?! La junulo denove kontrolis sian bileton kaj malkovris ke li havis bileton por la hieraŭa spektaklo! (Do iu kontrolisto ĉe la enirejo certe estis senatenta...) Ni ĉiuj ridegis kaj li forlasis la teatron.

SkizoRegulojFilmojFilmfestivalo
Dezajnas: Ĝoja kaj Xu Guohua
Produktas: Qin Lei kaj Ĝoja