Vizitu Forumon


Mia nomo estas Olga Shilyaeva. Mi estas loĝanto de Rusio. Laŭ profesio mi estas ekonomiisto kaj nuntempe instruas ekonomion en universitato. Mia dua profesio estas tradukisto de la angla. En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio kaj en 2014 estis elektita kiel komitatano C.

Saluton, karaj!

Finiĝis la unua tago de la internacia filmfestivalo. Post longa vojaĝo (1 trajno kaj 2 aviadiloj), mi estas lacega, pro tio, pardonu, ne skribos hodiaŭ multe. Sen iuj specialaj avantaĝoj, feliĉe, mi atingis Hangzhou-n, tre belan urbon kun moderna infrastrukturo, belaj pejzaĝoj kaj afablaj homoj. En akceptejo de la hotelo deĵoris ĉinaj esperantistinoj, kiuj tre komforte enloĝigis min.

Je la 16:00 post la enloĝiĝo ĉiuj partoprenantoj de la festivalo vespermanĝis kaj iris al te-ekspozicejo por provludi postmorgaŭan premidonceremonion.

Bonan nokon al ĉiuj lacaj festivalanoj, morgaŭ nin atendas grandioza tago!

Ĝis morgaŭ al vi, karaj legantoj!

Saluton, gekaraj! Hodiaŭ estas la dua tago de la festivalo, la dua interesa, enhavriĉa kaj vere mojosa tago! 

Malgraŭ ke hieraŭ ni estis ege lacaj pro la longa alveno al Hangzhou, hodiaŭ je la 7-00 matene ĉiuj (senekcepte) ellitiĝis kaj iris matenmanĝi, ĉar je la 8-00 nin jam atendis buso por veturigi al ĉina ekspozicejo pri teo, kie ni okazigis Esperantan KLF-n. Dum la KLF estis organizitaj 11 budoj, kie festivalanoj el diversaj landoj prezentis siajn naciajn teojn kaj tekulturon. En la scenejo estis aranĝita ankaŭ E-koncerto de fama ASORTI kaj aliaj talentaj muzikistoj.  

Je la 11-10 ni jam sidis en belega teejo, kie spektis tradician ĉinan teceremoion kaj manĝis tradiciajn ĉinajn manĝaĵojn, kelkajn el kiuj mi gustumis neniam kaj nenie en la mondo. Eble neniam en mia vivo mi havis tian nekutiman, bongustan kaj samtempe tre interesan manĝadon. Apartan dankon mi volas esprimi al la posedantino de la teejo, kiu tiel afable, preskaŭ hejmece, renkontis nin. Pladoj multegis kaj verda teo neniam finiĝis en niaj tasoj.

Posttagmeze partoprenantoj de la festivalo vizitis muzeon de teo kaj instruis kiel en Ĉinio oni manproduktas verdan teon Longjing. Esperantisto vidis, kiel homoj laboras en te-kampoj kaj kiel en la naturo kreskas teo. Vere mirinda sperto por ĉiuj eksterlandanoj!

Post la ekskurso tra la muzeo, ni havis kurson pri la ĉina lingvo, samtempe kelkaj lernis kaligrafion kaj aliaj tranĉis karakterojn el papero. Kompreneble ni denove (eĉ dufoje) estas regalataj per ĉina verda teo. 

Jes, tiom da impresoj estis dum unu tago! Sed tio ankoraŭ ne estas la fino! Post vespermanĝo ni piediris tra belega urba parko Xi'Xi. Longa kaj tre amikeca promedano sekvis!

Do hodiaŭ festivalanoj ricevis tiun grandan sperton, kiun ili kompreneble gardos dum la tuta vivo. Senpacience ĉiuj atendas novan tagon! Kaj pri tio – morgaŭ! 

Ĝis tre baldaŭ, miaj karaj!

Via Olga

Saluton, karegaj legantoj! La tago preskaŭ finiĝis kaj do mi denove raportas al vi.

Hodiaŭ okazis ekskursa tago – ni observis belan naturon de Hangzhou.

Post matenmanĝo ni supreniris al monto, de kie estis videbla la urbo. La monto kaj la urbo kompreneble belas, sed partoprenantoj de la festivalo pli ekinteresiĝis pri tradiciaj ĉinaj ekzercadoj, kiujn lokanoj faris ĉe piedo de la monto. Tre ĉarmegas, ke ankaŭ infanoj scipovas fari ekzercojn kaj eĉ instrui nin. Kelkaj festivalanoj aliĝis al la kursoj kaj ricevis grandan plezuron. Dankon al la lokuloj!

Je la 11-30 ni havis bongustegan tagmanĝon en restoracio, kie oni regalis nin per ĉinaj "pelmenoj" kun diversaj enaĵoj, per kokaĵo, legomoj kaj marproduktoj. La pladoj abundis, esperantistoj denove profitis la okazon gustumi bongustaĵojn kaj babili en tre amikeca etoso.

Post la tagmanĝo ni iris al la fama Okcidenta lago, kie promenis dum 4 horoj inter tre bela naturo. Kompreneble ni estis lacaj, sed ege feliĉaj! Apartan dankon ĉiuj esprimis al niaj helpantoj, kiuj tre amikeme kaj respondece gardis nian sekurecon dum la promenado (kaj la tuta tago).

Je la 18-00 komenciĝis vespermanĝo, dum kiu ni povis elekti manĝaĵojn en "sveda tablo". Mi dum la vespermanĝo unuafoje eksciis, ke ankaŭ ĉinoj manĝas kolbason, fiŝkonservojn, suŝiojn kaj drinkas ŝaŭmvinon. Iom post iom  la  vespermanĝo transiris al interkona vespero, venis partoprenantoj de la Orienta forumo de UEA kaj ĉinoj, kiuj helpis prepari la festivalon (sen ilia subteno nenio okazus). ASORTI kantis. Homoj babilis kaj amuziĝis. 

Je la 21-00 aŭtobuso venigis nin al la hotelo. Nun ni ĉiuj sidas kaj skribas raportojn por vi, karaj legantoj.

Morgaŭ, nin atendas premidona ceremonio kaj renkontiĝo kun lokaj studentoj de agrikultura universitato – do denove novaj scioj kaj nova sperto!

Ĉion bonan al vi el belega Ĉinio kaj ĝis morgaŭ!

Via Olga

Saluton, miaj karaj!

Eble hodiaŭ estis la pinta tago de la festivalo! Ĉu vi scias kial? Jes, hodiaŭ ni ricevis premiojn por niaj filmoj!!! La premidona ceremonio okazis en teekspoziciejo. Inter spektantoj estis ne nur festivalanoj, sed ankaŭ ekstera publiko, do la organizantoj plenumis tre grandan taskon – ili en bela maniero disvastigis Espernaton, montrante kiel la lingvo povas esti utila. Dum la ceremonio oni povis spekti filmojn de ĉiuj premiitoj kaj honore aplaŭdi, kiam iu gravul(in)o enmanigis premiojn al la gajnintoj. La etoso estis vere festa kaj tre ĉarma! Mi ankoraŭfoje gratulas ĉiujn reĝisorojn kaj aktorojn, vi (ni ĉiuj) meritas la premiojn!

Fine de la ceremonio ĉiuj gajnintoj ricevis donace ĉinajn tradiciajn te-vestaĵojn kaj certe faris komunan foton.

Vespere festivalanoj translokiĝis al suburbo de Hangzhou kaj enloĝiĝis en hotelon de loka agrikultura universitato. La universitato estas tre granda, ĉi tie studas studentoj el diversaj landoj (eĉ el Rusio).

Mi skribis nenion pri niaj hodiaŭaj maĝaĵoj, ĉar kiel ĉiam ili bongustis kaj aspektis tre estetike. Ni matenmanĝis en nia hotelo, tagmanĝis en restoracio kaj vespermanĝis en la universitato. Interalie la vespermanĝon ni preparis per siaj manoj, la kuiristoj nur boligis niajn produktaĵojn.

 Do denove hodiaŭ ĉi tie ni havis treege interesan tagon! Jes, eble vi jam envias. Pardonu!

Mi volas dankegi la organizantojn! Ili laboregis kaj laboregas por ke ni ĝuu la etoson kaj sentu nin ĉiam komforte. Ĉio estas organizita treege bone! DankEGon, gekaraj! DankEGon, Ĝoja!

Mi iras dormi. Morgaŭ mi rakontos al vi plian informon pri la universitato kaj niaj spertoj ĉi tie. Mi senpacience atendas la tagon!

Ĝis morgaŭ al vi!

Dormu milde, karaj festivalaj geamikoj!

Saluton! Hodiaŭ estas la 20-a de aprilo kaj la 5-a tago de la festivalo.

Matene en la universitato ni havis kurson pri teo kaj te-etiketo. Oni instruis nin, kaj poste ni mem infuzis diversajn specojn de teo kaj post iom da lernado mem faris te-ceremonion, eĉ ricevis atestilojn. Ĉinaj studentoj afable helpis al ni.

Post la tagmanĝo ni aranĝis skajp-kunvenon inter forumanoj, ĉinaj kaj rusaj studentoj. En la formo "demando-respondo" ni parolis pri la festivalo, pri kulturoj de Ĉinio kaj Rusio, pri studenta vivo ktp. Dum la dialogo ni uzis 3 lingvojn – la rusan, la ĉinan kaj Espernaton. Terure! 

Poste ni spektis konkursajn filmojn kaj aŭskultis priskribojn de reĝisoroj pri produktado de la filmoj: de kie aperis ideo, kiu aktoris, per kiu aparato filmo estis farita kaj aliaj interesaĵoj. Por reĝisoroj vere gravis vidi reagon de publiko: ĉu homoj komprenis ideon, ĉu rimarkis detalojn, kion ŝatis kaj kion ne.

Vespermanĝinte, ni iris al universitata teatro, kie spektis kaj eĉ mem partoprenis en Nacia kaj Internacia vespero. Komence de la vespero studentoj kaj instruistoj montris al la publiko ĉinajn dancojn kaj kantojn. Poste surscenejen venis festivalanoj por kanti, deklami poemojn ludi muzikilojn ktp. Granda publiko konsistis el studentoj kaj instruistoj de la universitato, do ni denove en bona maniero disvastigis Esperanton.

La tago finiĝis, sed ne finiĝis la nokto, festivalanoj babilos, ludos kaj amuziĝos ĝis la nokta noktofin' 

Jen tia estis la hodiaŭa tago. Morgaŭ ni veturos al vilaĝoj por sperti vivon de simplaj kamparanoj kaj en la naturo kolekti teon.

Do ĝis morgaŭ al ĉiuj!

Festivalanoj, bonan nokton al ni :)

Saluton, gekaraj!

Hodiaŭ mi ne ĝenos vin per longa raporto. Mi nur skribos, ke vekiĝinte matene, post frua matenmanĝo ni iris per aŭtobuso al gubernio de ŝeoj (minoritata nacio de Ĉinio). La vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horojn. Sed la vojo ne estis malfacila, ĉar tie kaj tie ni vidis belajn pejzaĝojn, ni amuziĝis ene de aŭtobuso per babilado, fingr-ludoj, kelkaj profitis la tempon por dormi.

Je la 17:00 vespere ni vespermanĝis en luksa hotelo, kien ni enloĝiĝis post la alveno. La vespermanĝo estis ankaŭ luksa kaj krome nin salutis estroj de la urbeto Lishui kaj regalis per ĉinaj drinkaĵoj.

Post la manĝado ni veturis al loka teatro por spekti koncerton, kiu estis dediĉita al 100-jariĝo de vendado de loka teo en Panamo. Danco kaj muziko estas lingvoj, kiuj ne postulas tradukon, do eĉ ne posedante la ĉinan, ni, festivalanoj, vere ĝuis la koncerton. Reĝisora laboro estis tre bona! Dankon pro la ĉarma vespero!

Nun ni revenis al nia luksa hotelo kaj eble multaj jam dormas. Ankaŭ mi lacegas kaj iros dormi! Bonan nokton al ni!!! Bonan nokton, nia amata Ĉinio!

Ĝis morgaŭ, miaj karaj legantoj! Morgaŭ ni renkontiĝos kun lokaj familioj. Do la tago promesas esti tre interesa!

Saluton, miaj karaj!

Hodiaŭ ni finfine amikiĝis kun niaj familioj. Matene sur urba scenejo ni ricevis atestilojn pri la amikiĝo kaj vespere vojaĝis al vilaĝoj de niaj familianoj. Kiam mi eksciis pri la eblo loĝi en kamparaj familioj, mi imagis vidi ege malriĉajn homojn, kiuj loĝas en lignaj domoj kaj havas multe da hejmaj bestoj. Tamen kiam mi venis al mia familio, mi rimarkis, ke la estro havas 4 domojn, aŭton BMW, tean fabrikon kaj estas ĉefo de la vilaĝo. Do la familio tute ne malriĉas. Vespere la patro renkontis min, mian tradukiston kaj raportistinon ĉe la hotelo kaj alportis al sia vilaĝo. La vojo daŭris ĉirkaŭ 20 minutoj kaj ni veturis ĉiam supren en montaron. Veninte, ni trinkis teon, manĝis semojn kaj nuksojn, la patro konatigis nin kun familianoj, montris la domon, niajn ĉambrojn kaj la fabrikon. Je la 11-a ni iris dormi. Ni dormis en tre komfortaj ĉambroj (simile al la hotelaj) kaj eĉ havis varman akvon, duŝon kaj necesejon.

La tago estis vere emocia. Ni, geamikoj-festivalanoj, ĉiuj loĝis dise kaj sopiris unu pri alia, sed ni ekhavis niajn ĉinajn familianojn. Nekredeble!

Karaj, morgaŭ ĝis la vespero ni gastos ĉe niaj familioj. Do atendu la raporton 

Bonan vilaĝan nokton, karaj te-amanoj!

Ĝis morgaŭ, karaj legantoj!

Saluton! Venis tempo por rakonti al vi pri nia vilaĝa vivo. Fakte nur pri la mia, ĉar mi ne certe scias, pri kio okupiĝis aliaj festivalanoj en siaj familioj. Do mi vekiĝis je la 8-a matene, eliris la ĉambron kaj rigardis belegajn montojn ĉirkaŭ mi. En urbo, kie mi loĝas, mankas montaroj, estas nur ebenoj, do vidi grandiozajn montojn estas por mi anima feliĉo. Mi ŝategas tiajn pejzaĝojn. Vekiĝis miaj tradukisto kaj raportistino. Ni iris matenmanĝi. La manĝaĵo estis modesta – fungoj, iuj folioj (kiujn bofilo de mia patro frumatene jam kolektis en montaro), anasaj kaj kokaj ovoj, kuiritaj en salita akvo, bambuo kaj kompreneble rizo. La familianoj vestiĝis en naciaj kostumoj de ŝeoj. Post la matenmanĝo venis profesia fotisto, dungita de mia patro speciale por fari kvalitajn fotojn pri alveno de mi, fremdlandanino (poste fotoj estos pendigotaj al muro en domo de mia patro). Ni faris kelkajn fotojn en la korto kaj inter te-arbustoj. Poste kun la patro, tradukisto kaj raportisitno ni piediris al la vilaĝo por vidi veran vilaĝan vivon. Vilaĝanoj, jes, vivas ne riĉe, okupiĝas pri kolektado de teo kaj plantado de legomoj en siaj ĝardenoj. Junuloj strebas forveturi el la vilaĝo kaj loĝi en urbo, pro tio plejparto de loĝantaro en la vilaĝo estas maljunuloj. En iliaj ĝardenoj mi vidis multajn legomojn, kiujn ankaŭ ni en Rusio plantas – terpomo, brasiko, pizo, faboj ktp. Mi montris al mia patro rumekson kaj rakontis, ke en mia lando ni manĝas ĝin. Patro gustumis, jes, estas acida, sed bongusta :) Laŭ la vojo ni vidis vilaĝan teatron, administracidomon, elektroproduktilon. Meze de la vilaĝo bofilo prenis nin per sia aŭto kaj veturigis al nia domo, kie ni estis regalataj per teo el familia fabriko. Dume ni promenis kaj trinkis teon, virinoj preparis tagmanĝon. Mi pensas, ke vi jam komprenas, ke la tablo estis plenplena de pladoj. La ĉefa manĝaĵo estis supo el anaso (kompatinda besto, mi ne povis ĝin manĝi).

Post la tagmanĝo la patro veturigis nin al alia proksima vilaĝo, kie speciale por ni oni okazigis improvizitan geedziĝfeston. Kian ĝojon ni sentis, kiam renkontiĝis kun aliaj festivalanoj, kiuj ankaŭ estis venigitaj por spekti la feston. Kia sopiro, kiom da vortoj, brakumoj, varmo! Kiom da sentoj pro la renkontiĝo! La festo ne gravas, gravas vidi unu alian, rakonti pri la vilaĝa vivo kaj novaj familianoj! Tamen ankaŭ la festo estis interesa kaj riĉigis nin kulture.

La sekva programero, kiun planis mia patro, estis ekskurso tra montaro. Ni vidis tiom da belaĵoj, tiom da teo, tiom da temploj. Dankon, kara patro!

Kaj jen ni revenis hejmen, vespermanĝis (denove ĉe tre riĉa tablo), interŝanĝis per donacoj, brakumoj kaj dankvortoj kun familianoj kaj per la patra aŭto revenis al la hotelo, al normala urba vivo, al amikoj-festivalanoj. Neforgesebla, ege emocia tago kaj ne malpli emocia renkontiĝo en hotelo kun amikoj! Kiel ni sopiris unu pri alia, kiom da rakontoj ni havas por interŝanĝi!

Nokte ni kunvenis por TRE GRAVA parolado, rezulto de kiu estis oficiala deklaro pri la fondo de ĉina junulara E-movado. Gratulojn!

Morgaŭ fruege matene – ek al Hangzhou.

Bonan nokton al festivala familio!

Ĝis morgaŭ, karaj legantoj!

SkizoRegulojFilmojFilmfestivalo
Dezajnas: Ĝoja kaj Xu Guohua
Produktas: Qin Lei kaj Ĝoja