Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

Kiel la regno Qin kapablis unuigi Ĉinion?

Ĉi tie, la vicaro de militistoj estas orda;

Ĉi tie, situas la formacio de infanterianoj kaj kavalerianoj, ankaŭ la formacio de miksaj trupoj.

Ĉi tie, soldatoj estas altaspiritaj. Ili rigardas antaŭen per larĝe malfermitaj okuloj kaj pretas por baltado ĉiumomente.

Estas eksterordinare, ke la figuroj de militistoj portas nur kaptukojn, anstataŭ kapkirasojn. En la epoko de malvarmaj armiloj, kiam la regno Qin troviĝis, kapkirasoj estis necesaj en la batalo. Do, kial?

Arkeologo Yuan Zhongyi konigis:

"Ekzistas la historia noto, ke en la regno Qin, militistoj uzis kapkirasojn. Sed oni ne trovis kapkirasojn sur la argilaj figuroj de militistoj. Mi opinias, ke tio eble rilatis al la spirito respekti bravecon. Laŭ historiaj verkoj, en batalo militistoj de la regno Qin forĵetis kapkirasojn, malligis kirasojn kaj kuraĝe faris sturmojn kaj trarompojn."

Post kiam la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj estis trovataj en la jaro 1974, arkeologo Yuan Zhongyi laboras pri esplorado pri la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, kaj li estas titolita "la patro de la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj de Qin-dinastio". Laŭ lia konigo, kompare kun la aliaj regnoj, la kulturo kaj karakterio de qin-anoj estis apartaj. Ili naskiĝis kaj vivis en la ĉina nordokcidenta landparto, kunekzistis kun nomadaj nacioj kaj respektis bravecon. Laŭ ili, batalo por profitoj estas ĝusta kaj inda. Ankaŭ leĝoj de la regno Qin difinis, ke se militisto mortigis kaj gajnis unu kapon de malamiko, li estos promociita je unu rango, ricevos unu domon kaj kelkajn servistojn. Nature, militistoj de la regno Qin aparte kuraĝis por si mem kaj sia familio.

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto