Vizitu Forumon

Rakonto pri Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj

(GMT+08:00) 2014-08-15 13:11:46     Redaktoro:esperanto

Pro tio, Q inshihuang, tuj post sia surtroniĝo je la 13-jara aĝo, jam komencis konstruigi sian maŭzoleon. Sur la tereno areanta je 56,25 kvadrataj kilometroj sub la piedo de la monto Lishan pli ol 30 kilometrojn okcidente de la urbo Xi'an, ĉiujare pli ol kelkcent mil homoj ŝvitegis super la laborado kaj finkonstruis la maŭzoleon post pli ol 30 jaroj. En la jaro 210 antaŭ Kristo, Qinshihuang forlasis la mondon, kaj eniris en la subteran landon konstruigitan por si mem. La fame konataj Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj, kiuj situas 1500 metrojn fore de la maŭzoleo, ja estas legio gardanta lian animon.

La maŭzoleo de Qinshihuang estas bone konservata ĝis nun. Probable la imperiestro ankoraŭ trankvile kuŝas en sia subtera palaco kaj ĝuas sian propran mondon. Kaj li, krom la legio, posedas ankaŭ aliajn viv-bezonaĵojn.

Vidu, ĉi tie estas birdoj kaj bestoj, kiujn li povas apreci, kaj troviĝas ankaŭ bronzaj veturiloj por la vojaĝado fare de lia animo.

Ĉina Radio Internacia kaj Ĉina Internacia Brodkasta Reto, karaj amikoj, nun estas la programero Vojaĝo al Xi'an kune kun Xiaoxiong. Nun ni daŭrigu nian esploradon pri la Argilaj Figuroj de Militistoj kaj Ĉevaloj de la maŭzoleo de Qinshihuang, la unua imperiestro de la ĉina Qin-dinastio.

Estas la jaro 1974. Kelkaj lokaj kamparanoj, dum puto-fosado, hazarde eltrovis bronzajn brakojn kaj krurojn en la tero, kaj per tio la Argilaj Figuroj de Miltistoj kaj Ĉevaloj dormantaj en pli ol 2200 jaroj, elteriĝis kaj sin montris antaŭ la mondo. Post la sensacia eltroviĝo de la Argilaj Militistoj kaj Ĉevaloj, la vivo de tiuj kamparanoj, kiuj eltrovis ilin, multe ŝanĝiĝis. S-ro Yang Shanzhou, nun 76-jara, estas unu el ili. Li diris:

"En la jaro 1974, la instanco aranĝis puto-fosadon kaj ni ekfosis. Dekkelkajn metrojn profunde fosinte, ni vidis la Argilajn Figurojn de Militistoj kaj Ĉevaloj, sed ne sciis, kio tiuj estas. Ni demandis al koncerna registara oficisto, ĉu ni daŭrigu la fosadon aŭ ne, kaj la oficisto respondis, ke ne fosu plu, ĉar tiuj estas antikvaj restaĵoj. Do ni donis tiujn restaĵojn al la registaro."

1 2 3 4 5 6 7
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto