Vizitu Forumon

Ora Jubileo de Ora Voĉo

(GMT+08:00) 2014-12-22 15:55:31     Redaktoro:Xiong Shan

Yu Tao kun redakcianoj el Esperanto-redakcio de ĈRI

Tute neatentite, Ĉina Radio Internacia jam disaŭdigas per Esperanto 50 jarojn. Ora Jubileo, ja la oraj voĉoj de Esperanto-Redakcio de ĈRI meritas je tio. Jam multajn jarojn, por mi la oraj voĉoj estas granda ĝuo — mi estas aŭskultanto ĝia, el miaj E-instruistoj troviĝas ĝiaj raportistoj, en la nuna redakcio estas miaj geamikoj kaj kunlaborantoj. Se temas pri la Esperanto-Redakcio de ĈRI, mi havas multon por skribi, jen ĉi tie nur parton, aŭ parteton.

Mi unuafoje informiĝis pri ĈRI en la 80-aj jaroj lastjarcente. Tiam mi studis en Pekina DisaŭdigaInstituto (nuna KomunikaUniversitato de Ĉinio, kies diplomitoj ĝenerale laboras por TV, Radio-Stacio kaj similaj amaskomunikiloj).En nia universitato estis lanĉita Esperanto-kurso, kaj la lernantoj laboros por la redakcio El Popola Ĉinio (EPĈ), ĈRI, Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) ktp. Mi eniris la E-kurson kaj estis elektita de EPĈ, por kiu poste mi servis 16 jarojn.

Tiam krom akademiano Laŭlum (Li Shijun), nin instruis ankaŭ s-ro Liu Junfang, s-inoj Li Yuping kaj Xue Meixian el ĈRI. Ni lernantoj havis la ŝancon viziti la oficejon, ĉeesti la kunsidojn de ĈRI. Foje mi tre enviis la kunlernantojn, kiuj iĝos raportistoj de ĈRI, ĉar iliaj voĉoj estos konataj de la e-istoj el la tuta mondo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto