Vizitu Forumon

Ora Jubileo de Ora Voĉo

(GMT+08:00) 2014-12-22 15:55:31     Redaktoro:Xiong Shan

Yu Tao kun Lazaro Luiz Zamenhof, nepo de la iniciatinto de Esperanto doktoro Zamenhof 

En 1991 mi eklaboris en la redakcio de EPĈ kaj ekhavis kunlaboron kun ĈRI-anoj, kiuj aktivis en diversaj E-renkontiĝoj, kaj la samideanoj ne-ĉeestintaj ricevis abundan informon tra ilia programo. Por sonbendigado, laborantoj de ĈRIĉiam kunportas magnetofonon — en mia memoro la aparato estis sufiĉe peza. Do en granda kongreso kiel UK, la ĈRI-ano iradis de salono al salono, intervjuis homojn unu post alia, pene kun pezo, diligente en disaŭdigo. Foje mi tre volonte helpis ilin, kunportis la magnetofonon, sed nur dum mallonga tempo, ĉar ili jam devis rapidi ien, por nova programo. Pro teknika evoluo la ĈRI-anoj nun havas nepezan aparaton, tamen kun pli da funkcioj. Ili ne nur sonbendigas, sed ankaŭ filmas nun.

La 89-a UK en 2004 estis la dua Universala Kongreso de Esperanto en Ĉinio. En tiu ĉi jaro ĈRI festis sian40-jaran jubileon de la Esperanto-programo. Pro la preparado de UK, mi havis eĉ pli da ŝanco kunlabori kun ge-ĈRI-anoj. Inter LKK-anoj troviĝas s-ro Zhao Jianping (giĉetoj; informejo), s-ino Wang Fang (artaj aranĝoj) el ĈRI.

En la 89-a UK, Nitobe-simpozio bezonis du simulantajn interpretistojn, kiuj tradukas inter Esperanto kaj la ĉina lingvo. Tiama vicprezidanto de UEA s-ro Lee Chong-yeong invitis min kaj s-ron Zhao Jianping el ĈRI preni la taskon. Zhao kaj mi do spertis la "keston", ĉambreto, en kiu interprestistoj laboras por internacia kunveno. S-ino Wang Fang prezidis la Nacian Vesperon. En la UK mi elektiĝis kielestrarano de UEA kaj pli multe sciispri la fruktodona laboro de ĈRI kaj aliaj E-elsendoj tra la tuta mondo.

Ora voĉo aperas ankaŭ en la Oratora Konkurso. En la estraro de UEA, vicprezidantino Claude Nourmont respondecas ankaŭ pri la Oratora Konkurso en UK, en 2005 por la 90-a UK en Litovio, ŝi invitis min esti unu el la tri ĵurianoj.

Historie, la Oratora Konkurso por gejunuloj estis tre konata kaj ŝatata por kongresanoj. Bedaŭrinde la programo interrompiĝis iam pro la kialo kiun mi ne scias. La Oratora Konkurso tamen feliĉe estis relanĉita en la Zagreba UKen 2001. Tiel en Vilno mi havis la ŝancon ĝui orajn voĉojn — inter kiuj estisWang Fang, raportistino de Ĉina Radio Internacia,kiu parolis pri la temo "Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas?"

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto