Vizitu Forumon

Memore al 50-jariĝo de la Ĉina E-Disaǔdigo

(GMT+08:00) 2014-12-26 16:39:28     Redaktoro:Xiong Shan
50 jaroj pasisekde la jaro 1964, en kiu ekfunkciis la ĉina E-disaǔdigo en la kadro de Ĉina Radio Internacia.

Estas mirinda la 50-jare seninterompa E-disaǔdigo en nia Esperantujo!

Okaze de la jubilea festo, mi, 80-jara esperantisto, kore gratulas vin, miaj karaj kolegoj, pro viaj brilaj sukcesoj atingitaj dum tiu duonjarcento.

En la jaro 1958 mi eklaboris unue por la revuo El Popola Ĉinio kaj poste por Ĉina Esperanto-Ligo. Feliĉe, Esperanto havigis al mi intiman rilaton kun la redakciode E-disaǔdigo de ĈRI, kaj tiu rilato akompanas mian Esperantan vivon ĝis nun.

Mi ankoraǔ bone tenas memoron en mia koro. Ĉio komenca estas malfacila. En la unuaj jaroj faris la E-disaǔdigon nur kvin laborantoj ĵus finintaj la studon de Esperanto en la Pekina Disaǔdiga Instituto, helpate de maljuna esperantisto Venlo Fon, sendita de la redakcio de El Popola Ĉinio. La sekvantoj, same kiel ili, daǔrigis la sindoneman kaj penigan laboron. Tiuj pioniroj, la nunaj emeritoj, metis la solidan bazon por la ĉina E-disaǔdigo.

Ĉi tie mi volas preni ĉefparoliston sinjoro Xie Yuming (Seimin) kiel ekzemplon el miaj kolegoj de la E-disaǔdiga redakcio. En 1963 li eklernisEsperanton, kiam li studis la rusan lingvon en la Pekina Universitato. En la sekvanta jaro li eklaboris en la redakciode la rusa lingvo de Ĉina Radio Internacia. Unu jaron poste, pro amo alEsperanto li forlasis la ruslingvan redakcionkaj volonte sin postenigis al la E-redakcio. De tiam li tutkore dediĉassin por la ĉina E-disaǔdiga afero. Li estas modesta, lernema kaj laborema. Kutime, li ne ŝatas pasigi sian tempon en la sensenca babilado. En la sekva jaro, laǔ la tiama registara dekreto pri oficistoj, li devis fizike labori unu jaron en la fabriko de brodkastaj instrumentoj ĉe la orienta antaǔurbo 30 kilometrojn for de la radio(urbocentro). Sed, tuj post la taglaboro li bicikladis al la radio por aǔskulti E-sonbendojn, legi Esperantajn librojn kaj revuojn. Li tiel diligente lernis kaj studis Esperanton, kaj lia lingvonivelo multe altiĝis. Plenuminte sian kutiman laboron por E-disaǔdigo, li prenis sur sin taskon raporti la ĉinan literaturon klasikan kaj modernan. Lia sindonema laboro vekis varmajn eĥon kaj laǔdon de la aǔskultantoj. Dum pli ol 30 jaroj li mem kaj kune kompilis plurspecajn vortarojn kaj E-lernilojn. En 1986 li estis elektita kiel ano de la Akademio de Esperanto. Estas menciinde, ke li esperantigis la ĉinan grandiozan romanon "Ruĝdoma Sonĝo", kiun oni nomas enciklopedio enhavanta sciojn pri ĉinaj arto, literaturo, arkitekturo, medicino, kortega vivo, kutimo kaj moro ktp. Por posedi tiujn sciojn li legadis grandan nombron da libroj. La tradukado de tiu ĉi romano konsumis lian pli ol dek-jaran energion, kaj fine ĝi eldoniĝis en la jaro 1997. Sinjoro Gerrit Berveling, prezidanto de EVA, tiel taksas la tradukitan romanon: "Tamen, kion mipriĝojas en tiaj libroj, mi pensas ekzemple pri la grandioza trivoluma romano Ruĝdoma Sonĝo, kiun mi ĝuegis, nome ekkonon pri via multjarcenta kultura tradicio tiom riĉa kaj varia, tion mi ne povas trovi samprofunde en via revuo." (p. 6, n-ro 5, EPĈ 2000) Tia spirito de Xie Yuming estas la spirito de veraj esperantistoj, la spirito de Zamenhof.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto