Vizitu Forumon

Memore al 50-jariĝo de la Ĉina E-Disaǔdigo

(GMT+08:00) 2014-12-26 16:39:28     Redaktoro:Xiong Shan

Sekvante la paŝojn de malnovaj kolegoj, la nunaj junaj gelaborantoj de la redakcio de ĉina E-disaǔdigo strebas al pli alta celo. Ili senlace kondukas sian laboron por pli bone funkciigi la ĉinan disaǔdigon kaj regalas la aǔskultantojn de la mondo per riĉaj kaj gustoplenajprogrameroj. Lanuna E-disaǔdigo estas ĉiutaga, unuhora kaj kvinfoja. Ilia voĉo jam atingas pli ol 70 landojn de Eǔropo,Azio, Oceanio kaj Latin-Ameriko. La riĉa programo ampleksas preskaǔ ĉiujn aspektojn de Ĉinio kaj E-novaĵojn internaciajn. Kia granda ŝanĝiĝo okazis al la ĉina E-disaǔdigo 50-jara, de la malforta al la sen-dependa kompleta redakcio!

Kiam mi kontaktis eksterlandajn amikojn, mi ofte aǔdis laǔdojn pri la ĉina E-disaǔdigo. Foje, dum la 78-a UK, 1993, Valencia, mi havis agrablan paroladon kun germanaj gesinjoroj Kondor. Interalie, li diris al mi, ke li estas fervora aǔskultanto de la ĉina E-disaǔdigo. Li tre ŝatas aǔskulti belan voĉon de ĉinaj E-parolistoj. La radiodissendo mallongigas nian distancon. Dank'al la disaǔdigo li multe konas ĉinajn aferojn, precipe literaturan programeron kaj E-novaĵon.

En 89-a Uk, Pekino, kiam mi donacis al Lee Chong-Yeongla, eksprezidanto de UEA, la ĵus eldonitan libron "Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado", li diris: "Mi propraokule vidas sukcesan progresadon de la ĉina E-movado kaj devas danki la Ĉinan Registaron pro ĝia subteno al la movado. Tio influas la movadon ne nur ĉinan sed internacian. La voĉo de la ĉina E-disaǔdigo atingas tiom da landoj kaj regionoj, ne nur disvastigas la ĉinajn aferojn, sed ankaǔ helpas nin en antaǔenpuŝado de Esparanto tra la mondo. Tio signifas, ke Ĉinio povos esti la ĉefa motoro por irigi antaǔen la mondan E-movadon."

Ĉe la fino mi deziras al vi, miaj karaj kolegoj, pli brilajn sukcesojn en la venontaj50 jaroj.

Mi volonte kune kun vi marŝu antaǔen por nia idealo!

                                                         Zou Guoxiang, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto