Vizitu Forumon

Kvindekjaraj Karmemoroj

(GMT+08:00) 2014-12-29 11:06:12     Redaktoro:Xiong Shan
La Esperanta Disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia renkontas sian kvindekjaran jubileon ĉi-jare. Celebrante tiun solenon mi ekmemoris multajn pasintaĵojn…

Mi laboris por la disaŭdigo entute 38 jarojn ekde 1962 ĝis 2000, kiam mi estis 60-jara kaj emeritiĝis laŭ la ĉina labora leĝo. Retrorigardante la pasintajn jarojn mi povas tiel diri ke mi dediĉis miajn plej belajn jarojn al la disaŭdigo, dum la lasta donis al mi multajn eksterordinarajn travivaĵojn.

Mi dankas al la sorto, kiu kondukis min al Esperanto. Tio okazis en la printempo de 1962. Tiam mi studis ĵurnalismon en la Pekina Disaŭdiga Instituto (nuna Ĉina Komunika Universitato). Fariĝi sendependa kaj sagaca raportistino estis mia revo. Sed ĝi estis rompita. La institutaj aŭtoritatoj proponis ke mi lernu Esperanton, ĉar Radio Pekino (nuna Ĉina Radio Internacia) bezonas esperantajn fakulojn por funkciigi esperantan disaŭdigon. Tiam Ĉinio ne estis tiel malfermita kaj la komunikadaj rimedoj ne estis tiel progresintaj kiel nun, mi min fermis en tre malvasta sfero de la instituto kaj sciis nenion pri Esperanto. Feliĉe mi ne perdis la prudenton kaj akceptis la proponon. Alie mia vivo estis tute malsama.

Samtempe varbitaj estis aliaj tri gestudentoj. Por ni kvaropo la Pekina Disaŭdiga Instituto fondis esperantan kurson. Laŭ mia scio tiu kurso estas la unua oficiala kurso fondita de iu ŝtata altlernejo speciale por kulturi esperantajn profesiulojn en la centjara historio de Esperanto. Tio pruvis la altan takson de la ĉina registaro pri Esperanto.

Disaŭdigo en Esperanto aperis frue internacie. En 1922, tio estas la 35-a jaro post la naskiĝo de Esperanto, Radio XYZ de Newark en New Jersey de Usono kaj Londona Radio de Britio jam provis disaŭdigon en Esperanto. Sin intersekvis radioj de dekkelkaj landoj. Ĉina Esperanto-Ligo, la tutlanda organizo de ĉinaj esperantistoj, kiu energie kontribuas por enkonduki Esperanton en Ĉinion kaj disvolvi ĝin, donis grandan atenton al tiuflanka laboro. Frue en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento kelkaj veteranoj de la ligo faris provizoran disaŭdigon por provi la aŭdeblecon. Poste ili donis multajn valorajn kaj konkretajn helpojn por apliki Esperanton al la internacia disaŭdigo.

Nia instruisto Venlo Fon, aŭtoritata veterano de ĉina Esperanto-movado, ĝuas altan famon en kaj ekster Ĉinio. Li kulturis milojn da esperantistoj ekde la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Li kompilis kaj eldonis multajn lernolibrojn en Esperanto, kiujn ankoraŭ uzas nunaj ĉinaj lernantoj. Malgraŭ sia alta aĝo kaj multaj laboroj en la redakcio de la gazeto El Popola Ĉinio, li tutkore nin instruis kaj oferis siajn lastajn jarojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto