Vizitu Forumon

Kvindekjaraj Karmemoroj

(GMT+08:00) 2014-12-29 11:06:12     Redaktoro:Xiong Shan

Post lernado de pli ol unu jaro, somere de 1963, mi kaj alia lernanto estis senditaj al Radio Pekino por prepari la disaŭdigon en Esperanto. Kun la helpo de ĉinaj kaj alilandaj esperantaj organoj, precipe la Ĉina Esperanto-Ligo, la Esperanta Redakcio de Radio Varsovio kaj tiu de Bulgario, ni kolektis laŭeble multajn materialojn skribajn kaj voĉajn. En la sekvinta printempo venis al ni tri novaj lernantoj, do oficiale fondiĝis la Redakcio de Esperanta Disaŭdigo. Ni nin ekzercis ne nur per esperantigo de ĉinaj artikoloj, sed ankaŭ, eĉ pli ĉefe, elparolado en Esperanto. Tiam venis al Ĉinio tre malmultaj vizitantoj parolantaj Esperanton. Laŭ mia memoro mi renkontis neniun fremdan esperantiston dum mia lernado. Krom de sinjoro Von, kiu parolas en tre bela Esperanto, ni povis nur lerni de tiuj valoraj diskoj kaj sonbendoj. Ni aŭskultis foje kaj refoje kaj imitis la parolantojn diligente. Post multaj jaroj, kiam aŭtoritataj personoj de UEA laŭdis nin ke la prononco de Radio Pekino meritas esti modelo de ĉiuj esperantaj disaŭdigoj, kaj plurlandaj aŭskultantoj informis nin ke ili komencis lerni Esperanton pere de nia disaŭdigo, mi ege ĝojis kaj tutkore admiris la miraklan forton de Esperanto. Ĝia disvolvo ververe estas grandioza stafeto sen limo de landoj kaj rasoj. Oni lernas kaj helpas unu alian, kaj plenforte puŝas la lingvon al pli alta ŝtupo.

La 19a de decembro, 1964, estas granda festo de mi kaj miaj kolegoj. Tiutage la voĉo de ĉinaj esperantistoj la unuan fojon sonoris en la firmamento, tio malfermis la novan periodon de ĈRI. Mi aparte ĝojas ke mi kaj mia kolego Liu Junfang faris la unuan paroladon. Post unu semajno nin atingis la unua letero de Moskvo. Komprenu, ke en la tempo sen progresaj telekomunikadaj rimedoj tiu respondo devis esti rigardata kiel sage rapida. La skribinto estas Nguyen Van Guong, tiama ambasadoro de Sovetunio al Vjetnamio. Li konfirmis sian sukcesan aŭskulton kaj adresis al ni varmajn gratulon kaj laŭdon. Sin sekvis dekkelkaj leteroj en malpli ol unu monato. Tiuj leteroj multe kuraĝigis nin.

Post kiam la ekonomio de Ĉinio pli kaj pli kreskas, kaj ĝia politiko de reformado kaj malfermo estas pli kaj pli profunde aplikata, la esperanta disaŭdigo de ĈRI pli kaj pli progresas. La disaŭdigaj horoj multiĝas, diversaj mediaj rimedoj estas prenataj. Oni povas ne nur aŭskulti, sed ankaŭ legi kaj televidi la porgramojn rete. Raportistoj de la redakcio aperas en ĉiujara UK, kaj multaj aŭskultantoj gastas ĉe la redakcio. Per ĉio ĉi tio la esperanta disaŭdigo de ĈRI antaŭiras en Esperantujo.

Niaj aŭskultantoj ofte laŭdas ke la esperanta disaŭdigo de ĈRI servas kiel fenestro, tra kiu ili konas Ĉinion, kaj kiel amika rubando, kiu firme ligas ilin kaj ĉinajn samideanojn. Mi volas aldoni ke la disaŭdigo estas ankaŭ kanalo, laŭ kiu alilandaj esperantistoj aliras kaj ĉinaj esperantistoj eliras. Per tiuj roloj ĝi multe kontribuas por la amikeco inter popoloj, por la paco kaj harmonio de la mondo.

Mi estas tre feliĉa ke mi laboris por la granda idealo. Kvankam mi jam fordonis mian stafetbastoneton, tamen mi troviĝas ankoraŭ en la vicaro. Mi staras ĉiam ĉe miaj kolegoj, laŭeble subtenas ilin kaj tutkore huraas por ĉiu ilia progreso.

Mi fidas miajn junajn kolegojn. Ili estas firmaj kaj talentaj. Ili ĉiam alte tenos la torĉon de ĉinaj esperantistoj kaj antaŭiros inter esperantaj disaŭdigoj de la mondo. Gloron kaj sukceson al ili!

                                                                                                    Li Yuping

                                                                                                  2014-09-18


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto