|
|
||
Mi rememoris.
Jes, la "longa historio" de nia Esperanto-disaǔdigo vere estas enhavo-riĉa kaj plena de la diligentaj legado kaj lernado, ĉiutaga strebado intensa kaj interesa, diversaj eventoj gravaj kaj inspiraj, emociaj kontaktoj, kortuŝaj scenoj, neforgeseblaj sukcesoj kaj malfaciloj, valoraj spertoj kaj lecionoj, feliĉaj larmoj, bedaǔrindaj adiaǔoj, imponaj kongresoj kaj instruaj travivaĵoj… Evidente, plenŝarĝite de ĉio ĉi tio pasis la tempo, ĉu ne?
Mi dronis en meditado. Multaj pasintaj temperoj reliefiĝis kiel la filmo jen nigra-blanka jen kolora, kaj variaj okazintaĵoj elŝprucis aǔ klare aǔ nebule el la memoro.
"Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?" Tiun ĉi demandon mi ofte elmetis okaze de mia intervjuado al samideanoj el diversaj mondpartoj. Do, nun estu mia vico por respondi la demandon.
Somere de la jaro 1962, kiam mi estis la dua-klasa studentino de la ĵurnalisma fakultato de la Ĉina Komunika Universitato, nia ĉefinstruisto vokis min al si kaj informis, ke la universitato establos Esperanto-fakon laǔ decido de la koncerna registara instanco, kaj mi devas forlasi mian nunan fakon kaj lerni Esperanton. Kial? Tre simple: Nia lando fondos ankaǔ Esperanto-disaǔdigon, kaj por tio oni devas antaǔ ĉio trejni profesiajn laborantojn de Esperanto. Tiu informo konfuzis min, ĉar tiam mi neniom sciis pri Esperanto, kiu estis tute fremda al mi. Mi komencis serĉi materialojn pri Esperanto, kaj eltrovis, ke ĝi fakte estas la admirinda, utila kaj ĉarma lingvo. Sekve, kune kun kelkaj aliaj gestudentoj, mi eklernis Esperanton. Nia instruisto estis la fama dojena esperantisto s-ro Feng Wenluo("Venlo Fon"). Tiamaniere mi esperantistiĝis.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |