Vizitu Forumon

Memore al Jubileo

(GMT+08:00) 2014-12-29 11:08:25     Redaktoro:Xiong Shan

Mi devas konfesi, ke komence mi ne estis sufiĉe asidua eble pro la aspekte facila lernebleco de nia lingvo. Tamen iu "anekdoto" okazinta en la aboca etapo de mia lernado efike min skurĝis: Iutage, kiam nia instruisto s-ro Feng Wenluo paŝis al restoracio por preni tagmanĝon, mi, jam fininta la manĝadon, vidis lin survoje. Mi ĝoje kriis: "Bonan guston al vi, instruisto Feng!" La maljuna instruisto mirigite haltis kaj subite eksplodis je ridego tiel forta, ke lia denta protezo apenaǔ povis resti enbuŝe. Mi estis surprizita de lia reago al mia bondeziro kaj stulte gapis antaǔ li. La afabla instruisto gaje demandis: "Kara, ĉu mi estas frandaĵo? Vi deziras, ke mi estu bongusta, ĉu?" Ho ve! Tiumomente, fulme venis al mi en la cerbon la vorto "apetito" jam lernita, kaj mi honte konsciis mian ridigan eraron. Jen estas la aparta stilo de s-ro Feng Wenluo, kiu kutimis insinui anstataǔ kritiki dum la instruado. Tiu ĉi travivaĵo donis al mi ege profundan impreson kaj fariĝis ia impulso en mia lernado. Ĝis nun, ĉiufoje kiam mi rememoris tiun "anekdoton", miaj lipoj pretervole kurbiĝis je rideto.

Mi foliumis mian dikan albumon de fotoj faritaj en la pasintaj jaroj.

Jen estas mi, staranta ĉe la kongresejo de la 68-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Budapeŝto en 1983. Mia unua UK! Tiutempe en nia lando ĵus startis la reformado kaj malfermo, sekve ni ne havis sufiĉe da kono pri aliaj landoj, inverse ankaǔ la ekstera mondo ne multe sciis pri Ĉinio. En la kongresaj tagoj, kelkfoje ni devis reaserti, ke ni estas esperantistoj el Ĉinio sed ne el aliaj aziaj landoj. Tute malsame ol nuntempe, en tiu epoko ĉinoj malofte videblis eksterlande, precipe en

internaciaj konferencoj. Estas fierinde, ke hodiaǔ la grandega metamorfozo okazis al ĉinoj, kiuj vidiĝas tra la tuta mondo. Tre ĝojige estis, ke en la menciita kongreso, mi intervidiĝis kun multaj niaj fidelaj aǔskultantoj el Aǔstrio, Italio, Ĉeĥio, Hungario, Germanio, Japanio kaj aliaj landoj, kiuj delonge jam konas min laǔ-voĉe. Mi konatiĝis ankaǔ kun gekolegoj de alilandaj Esperanto-disaǔdigaj radioj. Kiam ni renkontiĝis, konversaciis kaj kunsidis, mi sentis la koran varmecon kiel inter la bonaj geamikoj kaj intimaj gefratoj. Oni diris, ke nur en la Esperantujo ekzistas tia atmosfero, kiu trafe determinis la sencon de unu mondo kun la sama sonĝo --- la mondo de paco, amikeco kaj harmonio sen milito, malsato kaj diskriminacio. Kaj nia Esperanto-disaǔdiga afero ĝuste servas al tiu nobla celo.

Estante profesia laboranto de Esperanto dum dekoj da jaroj, mi ŝvitegis super nia kariero, serioze min okupante je parolado, tradukado, raportado kaj helpado al junaj esperantistoj. Kaj el tio mi rikoltis la grandan ĝuon. La unika karaktero de nia lingvo, ĝia eksterordinara ĉarmo en la internacia kontaktado, la familiara etoso de la Esperantujo kaj la senegoisma kontribuado de esperantistoj al la nobla celo aparte plaĉas al mi, kaj mi estas tre kontenta pro tiel kompaktaj rilatoj kun Esperanto en mia vivo.

En la festaj tagoj de nia jubileo, ni antaǔvidu, ke la sekva duonjarcento de nia Esperanto-disaǔdiga afero estos ankoraǔ pli brila kaj fruktodona!

                                                                                                 Wang Yuqin

                                                                                              oktobre de 2014

                                                                                                      Pekino


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto