Vizitu Forumon

Interesaj Memoroj kun ĈRI

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:17:08     Redaktoro:Xiong Shan

Jam pasis pli ol 10 jaroj post mia reveno al mia hejmlando, Sud-Koreio, de Pekino, Ĉinio. Por mi Pekino ŝajnas la dua hejmurbo, ĉar mi tie vivis 11 jarojn kiel studento de ĉina politiko kaj amikiĝis kun pekinaj esperantistoj multaj.

Fakte kiam mi estis en Koreio antaŭ mia foriro al Pekino,mi,krom malmultaj agadoj en mia hejmurbo, ne tre aktivis en esperantio. Sed en Pekino mi vole nevole oftis kontakti esperantistojn kaj ĉeesti esperantajn agadojn, ĉar dum miaj unuaj tagoj en Pekino, mipreskaŭ ne povis paroli laĉinan lingvon kaj esperanto rolis kiella plej ĉefa komunikilo. Kompreneble pekinaj esperantistoj precipe veteranaj ankaŭ tre varme helpis min adaptiĝi al tute novaj vivmanieroj.

El miaj multaj interesaj memoroj en Pekino, kunlaboro en Ĉina Radio Inetrnacia estis vere unika kaj samtempe multe helpis plibonigon de mia esperantokapablo. Komence de mia esperanta vivo, mi aŭdis, ke ekzistas kelkaj esperantaj elsendoj en la mondo, ekz. Radio Vatikana, Ĉina Radio Inetrnacia, Pola Radio ktp, sed por mi, koreo, la radioelsendo en Esperanto estis ne imagebla afero. Kiam mi eklernis esperanton, preskaŭneniu koreosciis esperanton, eĉ plie ne povis imagi esperantan elsendon.

Laŭ mia memoro, mi laborisunu kaj duonanjarojn(2001.04~2002.10) en ĈRI. Antaŭmia kunlaboro en ĈRI, mi jam bone konatiĝis kun tieaj esperantistoj tre talentaj kaj mia kapablo je ĉina lingvo estis iom pli bonigitapro 9-jarastudado. kiam ili proponis min kunlabori, mi iom da tempo hezitis akcepti la proponon,ĉartiam mi estis skribanta la disertacion por la doktoriĝo de ĉina politiko kaj samtempe mi mem bone sciis, ke miaj kapabloj en esperanto kaj ĉina lingvo ne estis sufiĉe altaj por tiea tasko. Sed ĝuste pro tiaj kialoj mi hezitis akcepti la proponon, kvankam almi vere mankis libera tempo pro la skribado de mia doktoriĝa disertacio, tamen mi jesis, ĉar mi ege esperis pli altigi miajn kapablojn kompreni pri esperanto kaj Ĉinio.

Mi aliris al ĈRI 2~3 tagojn semajne kaj tie mia tasko estis traduki ĉinan artikolon en esperanto. Semia memoro estas ne malĝusta, tiam estis laborantaj 9 esperantistoj kaj mi estis la plej juna. Ili ĉiuj estis tre talentaj kaj veteranaj en esperanto kaj de ili mi lernis ne kalkuleble multajn aĵojn. Tieĉi, mi mallonge mencias miajn belajn memorojn kun ili.

Unue, mi lernis kaj aŭdis de ili pri la diversajhistoriaĵojje tutmonda esperanto-movado kaj ĉina esperanto-movado krom Esperanto mem. Antaŭe mi havis preskaŭ neniom da intereso pri la ideo de Esperanto kaj D-ro Zamenhof, iniciatinto de esperanto, sed nur volis uzi ĝin kiel bonan ilon por vojaĝi eksterlanden. Sed pere de diversaj kontaktoj kaj interbabiloj kun tieaj veteranaj samideanoj, mi iom post iom komprenis, ke esperanto ne nur estas simpla komunikilo inter homoj, kiuj parolas ne samajn lingvojn, sed ankaŭ estas la ponto, kiu konektas homojn trans rasoj, nacioj, malsamaj politikaj kaj kulturaj sistemoj ktp. Laŭ mi, ili ĉiuj havis senĉesajn energion kaj amon por esperanto-movado kaj mi baldaŭ estis influita de ili.Ili ne nur gvidis min en scioj de esperanto, Ĉinio ktp, sed ankaŭ esprimis grandan amon kaj helpon al eksterlanda junulo en ĉiutaga vivo kaj studo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto