Vizitu Forumon

Interesaj Memoroj kun ĈRI

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:17:08     Redaktoro:Xiong Shan

Due, dum mia kunlaboroen ĈRI, mi tradukis ne malmultajn artikolojn je diversaj temoj. Sed por mi la plej interesa memoro estis pri la raporto de la Monda Pokalo, kiuestis komune okazigita deJapanio kaj Sud-Koreioen 2002. Fakte mi ne tre ŝatisĝui futbalon en mia juneco,tamen ĝi estis unu el laplej famaj sportoj en la mondo kaj mia hejmlando. Sed post la atingo al pekino, mi tuj komprenis kiom multe ĉinoj ŝatas futbalon.Semajn-fineoni povis ĝui rektan telesendon de diversaj matĉoj de eŭropaj landoj, kiuj havis la plej altnivelon je futbalo en la tuta mondo, ekz. Britio, Hispanio, Italio ktp.

Ĉiaokaze dum la Monda Pokalo mi devis traduki multajn artikolojn pri futbalaj matĉoj, precipe deaziaj landoj. EnAzio 4 landoj partoprenis tiam, t.e. Japanio kaj Sud-koreiokiel kunorgaziantoj kaj aldone Ĉiniokaj Saud-Arabio.Ĉinio devis kontentiprila unufoja partopreno enla Monda Pokalo, sed Sud-Koreio, unu el ladu kunorganizantoj, bonŝance saltis je la 4-a rango finfine. Sed la rezulto ne estis tiom grava. Ni ĝuis tiun mondskalan sporto-festivalon kuraĝigante unu la alian. La futbalomatĉo pli fortigis amikecon inter koreojkaj ĉinoj per esperanto.

Trie, mi povis gustumi la etoson de elsendejo. La laboro estis ĉefe dividita je du partoj: tradukado kaj raportado. Ĉiuj membroj partoprenas traduklaboron kaj 3~4 el iliankaŭ laboras kiel raportantoj. Kompreneble 3~4 el ĉiuj plej vereranaj kaj talentaj je lingvo esperanto korektas fintradukitajn artikolojn aŭ gramatike aŭ vorte. Mi aŭdis, ke S-ro Xie Yu-Ming estas unu el duĉinaj akademianoj de UEA. Li ĉiam tre singardeme proponis aŭ demandis min uzi alian vorton por glatigi frazon, klopodante ne ofendi min. Deli mi lernis kiel prizorgikaj kiel respekti aliajn homojn dum ĉiutaga vivo kaj laboro.

Alian unikan sperton minur en ĈRI povis ĝui. Tio estas la manipulado je elsendo-maŝinoj.

Ekde mia infaneco, mi vere timis tuŝi ianajn maŝinonkaj tia eco neniam ŝanĝiĝis ĝis nun. Kaj pro tio ĝi estis tute ne atendita sed vere malfacile kaptebla ŝanco. Oni ne havis tian ŝancon eĉ pagante monon.2~3 monatojn mi tre diligente lernis manipulomanierojn de maŝinoj. sed ĝia malfacileco superis mian imagon. Altigi kaj malaltigi sonon rapide laŭ la signifo de frazoj, fortondi bruojn ne bezonatajn estis tro malfacilaj kaj mi ĉesis lerni maŝino-manipuladon. Anstataŭe mi provis raporti kiel raportanto, sed bedaŭrinde raportado estis por mi pli malfacila. Mia voĉo estis ne tiel konvena kiel raportanto. Surbendiginte mian voĉon mimultfoje aŭskultiskaj relegis artikolojn laŭte por korektiaŭ ne ĝuste elparolitajn aŭ ne klare elparolitajn vortojn. Sed mia voĉo ne ŝanĝiĝis kaj mi devis rezigni la lernon de maŝino-manipulado kaj provon kiel raportanto.

Mia laborado en ĈRI dum unu kaj duona jarojfiniĝis por la finskribo de mia disertacio. Sed mi lernis multajnesperantaĵojn tie de veteranaj esperantistoj. Pasintan someron, mi momentevizitis ĈRI-on kaj renkontis malnovajn amikojn S-ino Yu Jian-chao kaj S-ro Zhao Jian-ping. Ili estis la plej junaj kiam mi kunlaboris en ĈRI, sed nun ili fariĝis la plej aĝaj. Multaj malnovaj esperantistoj jam emeritiĝis. Kaj nun tre junaj novaj vizaĝojakceptis min.

Sagorapide kuras tempo sed mia memoro priĈRIĉiam klare restas kaj mi, de tempo al tempo aŭskultante la elsendojnde ĈRI en inter-reto, kvietigasmian nostalgion al ĈRI.

                                                                                          Choi Man-Won el Sud-Koreio


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto