Vizitu Forumon

Kontenteco kaj Dankemo

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:23:57     Redaktoro:Xiong Shan
La Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia, kiu ludas apartan rolon "konigi Ĉinion al la mondo kaj la mondon al Ĉinio" en la eksterlanda informado de Ĉinio, celebras sian 50-jaran jubileon. Mi estas atakata de mil sentoj kaj dronas en miaj svarmantaj pensoj, kiam mi rememoras la elsendon, kiu neniam ĉesis en la pasintaj jaroj eĉ dum la dek-jara kaoso de la tiel nomata Kultura Revolucio, kaj al kiu mi dediĉis miajn plej belajn jarojn. Mi emeritiĝis, tamen mi estas kontenta pri la pasinteco kaj fieras pro la laboro ligita kun la nobla afero de Esperanto.

Pro bonŝanco kaj diligenteco mi estis elektita al Pekino el fremdlingvaj studentoj de Orient-Ĉinia Instruista Universitato en Ŝanhajo por lernado de Esperanto antaŭ pli ol 50 jaroj. La bonŝanco estis, ke mi estis favorata de politiko. Tiam la ĉina registaro emfazis la gravecon de la edukado de kamparanaj kaj laboristaj infanoj, kaj danke al tio, mi, diplomito de supera mezlernejo en montara vilaĝo, kiu neniam vizitis gubernian urbon kaj tute ne sciis pri la ekstera mondo, estis akceptita de Orient-Ĉinia Instruista Universitato en Ŝanhajo, la plej granda kaj moderna urbo siatempe en Ĉinio, pri kies "luksa vivo" mi nur aŭdis de parencoj de la pli maljuna generacio. En la jaro 1972 mi estis provizore transpostenigita de la Pekina Disaŭdiga Instituto (la nuna Komunika Universitato de Ĉinio) al la Internacia Departemento (la nuna Ĉina Radio Internacia) de la Centra Disaŭdiga Administracio. Poste mi fariĝis unu el membroj de esperantista teamo, la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia. La redakcio estis kvazaŭ granda familio plena de amo, kaj ĉiuj ĝiaj membroj amike traktis kaj helpis sin reciproke. Ĝi havis bonan reputacion tiam en la Sovetia kaj Orient-Eŭropa Centro de Radio Pekino (ĈRI). Se iu renkontis malfacilojn, la kolegoj ĉiam etendis la manon de helpo. La laboro en la redakcio estis vere agrabla. Mi estis la plej granda profitanto. Helpoj de la kolegoj restas freŝaj en mia memoro. Miaj familianoj estis for de mi. Kiam mia edzino vizitis min el malproksima hejmloko Shandong-provinco, miaj kolegoj ĉiam fervore helpis nin, ekzemple donaci nutraĵajn kuponojn aŭ rekte rizon aŭ farunon. Mi ne rezignis mian esperantistan karieron eĉ en la plej malfacila periodo pro tio, ke mia edzino preferis toleri la disiĝon, ol ke mi ŝanĝu la profesion, kaj la alia grava kaŭzo estis, ke mi ne volis forlasi la Esperanto-Redakcion, en kiu mi ĉiam sentis familian varmecon. Bonega bonŝanco venis al mi en la jaro 1985. Laŭ nova politiko, miaj familianoj estis permesitaj transloĝiĝi al Pekino kaj ricevis identigajn kartojn kiel pekinanoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto