Vizitu Forumon

Kontenteco kaj Dankemo

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:23:57     Redaktoro:Xiong Shan

Dum kelkdek jaroj de mia profesia laboro, komence mi okupiĝis pri komunikado kun la aŭskultantoj kaj la programero "leterkesto", kaj poste mi respondecis pri redaktado kaj distribuado de la periodaĵo Mikrofone. Disvolvado de la Esperanto-elsendo bezonas subtenojn kaj zorgojn de la aŭskultantoj, kaj ilia amo ĉiam estas la fonto de niaj klopodoj por longedaŭra prospero de la E-elsendo. De multaj jaroj nia elsendo havas stabilan grupon da aŭskultantoj. Ili estas diversaj laŭ profesio kaj intereso, tamen ĉiu estas amika al la ĉina popolo, kaj aŭskulto de la E-elsendo estas parto de ilia vivo. Mi kontaktis aŭ intervjuis faman usonan esperantiston Humphrey Tonkin, italan samideanon Renato Corsetti kaj eksan prezidanton de Universala Esperanto Asocio Grégoire Maertens. Ili konfesis, ke ili estis aŭskultantoj de nia elsendo kaj fieris pro tio. Ili dankis la ĉinan registaron por ĝia subteno al la internacia lingvo Esperanto.

Niaj aŭskultantoj estas tre fervoraj kaj entuziasmaj. Ili amas Ĉinion kaj interesiĝas pri la disvolvado de Ĉinio. Ili estas ne nur fidelaj aŭskultantoj de ĈRI, sed ankaŭ karaj amikoj de la ĉina popolo. Franca aŭskultanto Maurice Sujet estis unu el gajnintoj de la premio de ĈRI por elstaraj kontribuantoj de "Ĉinio en Miaj Okuloj". De multaj jaroj li zorgis pri la disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de Ĉinio kaj interesiĝis pri politiko, ekonomio kaj etnaj minoritatoj de Ĉinio. Li vizitis Ĉinion pli ol dek fojojn. Bedaŭrinde, li jam forpasis antaŭ kelkaj jaroj, tamen li estis enskribita en la analojn de ĈRI kune kun aliaj forpasintaj amikoj, ekzemple japana samideano Takeuchi Yosikazu kaj brito Bruno Najbaro. Hungara aŭskultanto Johano Balcer rigardis raportistojn de ĈRI kiel honorindajn gastojn. En la jaro 1983 en Budapeŝto okazis la 68a Universala Kongreso de Esperanto. Li donis multajn helpojn al mi kaj mia kolego dum nia restado en Budapeŝto. Ni proponis, ke li konduku nin al konvena restoracio, ĉar ni volis lin regali por rekompenci liajn helpojn. Fine li veturigis nin al sia hejmo kaj varme akceptis nin. Evidente tio estis antaŭaranĝita. Pola aŭskultanto Zygowski estis modelo de la volontulaj propagandantoj de nia elsendo. Li ne nur disvastigis nian elsendon dum sociaj aktivaĵoj, sed ankaŭ starigis vitroŝrankojn en sia hejmo por montri materialojn, bildojn, donacojn kaj premiojn de ĈRI al najbaroj kaj amikoj. Aŭstria samideano Leopold Patek kaj germana amiko Anton Kronshage estas niaj malnovaj aŭskultantoj de dekoj da jaroj. Aŭskulto de niaj programeroj estas parto de ilia vivo. Eĉ kiam ili estis dum vojaĝo, ili ne forgesis sendi poŝtkartojn al ni por raporti la aŭskulton. Ili utiligis ĉiajn okazojn por propagandi nian elsendon kaj konigi Ĉinion. Sinjoro Anton Kronshage rekomendis nian periodaĵon Mikrofone al la urba biblioteko por konservo. Tiaj ekzemploj estas tro multaj por esti menciitaj aparte.

Nun Ĉinio forte antaŭenpuŝas ampleksan profundigon de la reformado kaj pord-malfermo, kaj ĉiuj rondoj de la socio kontribuas por realigi la ĉinan revon de la granda rejuniĝo de la nacio. La esperantista teamo de ĈRI estas vigla, novigema kaj sindona. Mi estas konvinkita, ke ili kreos pli brilan estontecon de nia afero. Mi kore deziras al ili grandan sukceson!

                                                                                                    Zhan Xuede


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto