Vizitu Forumon

Honoro kaj Respondeco

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:25:36     Redaktoro:Xiong Shan
Jam pasis duona jarcento de post tiam, kiam ĈRI (tiama Radio Pekino) komencis Esperantan disaŭdigon. Dum la longa tempodaŭro la E-disaŭdigo de Ĉinio trapasis la periodon de la starigo ĝis la maturiĝo.

Esperanto estis enkondukita en Ĉinion en la komenco de la pasinta jarcento. Pluraj famuloj aŭ mem lernis Esperanton aŭ forte subtenis la movadon. Nelonge post fondiĝo de la Popola Respubliko, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la registaro decidis komenci E-disaŭdigon, kaj unue estis malfermita kurso en universitato por fari koncernan preparon. Li Yuping, veterana redakciano de la Esperanta Redakcio de Ĉina Radio Internacia, klare rememoris, "Por ni kvaropo la Pekina Disaŭdiga Instituto fondis Esperantan kurson. Laŭ mia scio tiu kurso estas la unua oficiala kurso fondita de iu ŝtata altlernejo speciale por kulturi Esperantajn profesiulojn en la centjara historio de Esperanto. Tio pruvis la altan takson de la ĉina registaro pri Esperanto." Aprobite de tiama ĉefministro Zhou Enlai, la Esperanta disaŭdigo de Ĉinio komenciĝis en la 19-a de decembro, 1964.

En la unuaj monatoj la E-disaŭdigo okazis du fojojn en ĉiu semajno, direktite nur al Eŭropo. De aprile de 1965, ĝi estis direktita ankaŭ al Japanio, la Korea Duoninsulo kaj la Sudorienta Azio. En oktobro de 1979, la disaŭdigo fariĝis ĉiutaga.

Mi fariĝis unu el la membroj de la E-redakcio de ĈRI en 2001, kiam mi estis nur 23-jara. Kontraŭ mia atendo estis la redakcia laboro, kiu laŭ mi devus esti iom romantika, interesa kaj eĉ ekscita. Fakte la laboro estis sengusta kaj monotona. Ni redaktis, tradukis kaj sonregistris programojn kaj skribis leterojn al la aŭskultantoj en ĉiu tago. Sed ju pli mi komunikiĝis kun la aŭskultantoj, des pli da plezuro mi sentis en la laboro. Mi konsciis, ke bonaj programoj estas interŝanĝoj de animoj, kaj Esperanto ludas la rolon kiel ponto inter malsamaj kulturoj. Kiam mi vidis multajn leterojn el la aŭskultantoj, vortarojn kompilitajn de nia veterana kolego Seimin kaj de li tradukitan romanon Ruĝdoma Sonĝo, mi estis firme konvinkita, ke persisteco kaj diligenteco estas la sekreto, kiu kondukas homojn al sukceso.

La idealo de Esperanto estas pura kaj nobla, tamen realigo de la idealo dependas de aroj da praktikantoj, disvastigantoj kaj kontribuantoj kiel niaj veteranoj. Kompreneble, la tempo ŝanĝiĝis, kaj niaj programoj devas havi novan aspekton kaj akomodiĝi al la nova epoko. Unu afero tamen restas senŝanĝa, ke ni senĉese novigu la elsendojn kaj aldonu novajn elementojn al la programoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto