Vizitu Forumon

Honoro kaj Respondeco

(GMT+08:00) 2014-12-29 15:25:36     Redaktoro:Xiong Shan

En 2002 nia retpaĝaro "esperanto.cri.cn" malfermiĝis al la publiko, kaj ekde 2012 niaj programoj estas poŝtelefone legeblaj kaj aŭskulteblaj. Freŝaj teknikoj estas defioj por nia teamo, kaj ni ĉiam pensas kiel pli bone aperigi niajn produktojn sur novaj platformoj. Ni avertis nin mem, ke ni ne simple transloku la tradiciajn programojn en la retpaĝaron, sed aldonu fotojn kaj videaĵojn en aranĝo konvena al la reto kaj poŝtelefono.

Sed estas evidente, ke por ni la transformiĝo ne estas facila. Ni lertas pri la tradiciaj programoj, sed ne pri la retaj. Ni petis helpojn de teknika departemento de nia radio kaj klopodis por atingi trarompon. Por ni la unua defio estis dezajno de la retpaĝaro. Estis multaj demandoj, kiel ni aranĝu rubrikojn, kiaj koloroj taŭgas, kaj kiaj temoj plaĉas al la vizitantoj. Ĉio ĉi tio estis malfaciloj ekster niaj kutimaj spertoj. Ni multfoje provis malsamajn projektojn malgraŭ diversaj malfaciloj. Eĉ nun mi ankoraŭ ne povas imagi, per kia kuraĝo ni transpontis tiel multajn malfacilojn kaj realigis la transformiĝon. Ŝajnis, ke ni fariĝis homoj kun multflanka talento. Ni faris ampleksajn aranĝojn de la enhavoj ĝis teknikaj detaloj. Krom la dezajno, ni renkontis ankaŭ multajn aliajn defiojn dum ĉiutaga laboro. Ju pli oni plugas, des pli riĉa estas la rikolto. Kiam mi skribas tiun ĉi artikolon, mia menso inundiĝas de amaso da memoroj. Ni faris multajn klopodojn kaj rikoltis sukceson. La klopodoj fariĝis feliĉaj memoroj kaj ĉiam kuraĝigas nin.

Iom post iom ankaŭ ni, junaj redakcianoj, starigis amikecon kun niaj aŭskultantoj. Ni estas kontentaj, ke la aŭskultantoj kaj retanoj povas kompreni la veran Ĉinion kaj ordinarajn ĉinojn pere de niaj programoj. Ni atenteme elektis temojn kaj ĉefrolojn de niaj raportoj kaj faris sufiĉan preparon por ĉiuj programoj. Ekzemple, verkante la raporton pri Yang Jingxiu, maljuna volontulo de la Pekinaj Olimpikoj, ni intervjuis pli ol 10 homojn rilatajn kun li, inkluzive de liaj familianoj, kolegoj, instruistoj, respondeculoj de la volontula departemento de la Muzeo de Imperiestra Palaco, fremdlandaj turistoj kaj aliaj. Ni celis montri kompletan mensostaton de li, 74-jara volontulo. Ni klopodas serĉi kaj prezenti rakontojn de tiaj malgrandaj personoj. Ili estas ordinaraj homoj, tamen ili prezentas la spiriton de nia epoko. Ni strebas por aldoni pli da detaloj, kiuj povas animi niajn raportojn.

Multaj samideanoj vizitis nin kaj amikiĝis kun ni. Pere de nia disaŭdigo iuj eĉ trovis siajn amikojn, kun kiuj ili perdis kontakton dum kelkaj jaroj. Tio inspiris nin, ke nia disaŭdigo devas esti ankaŭ la ligilo inter tutmondaj esperantistoj. Ni plektas la ligilon de amikeco kaj kontribuas por la reciproka kompreno de homoj.

Estis honoro, ke ni junuloj transprenis la taskon el niaj veteranaj kolegoj, kiuj faris multajn senprecedencajn laborojn en la pasintaj jardekoj. Tamen ni sentas pezan ŝarĝon de la respondeco. La lingvo Esperanto estas provata de pli kaj pli da novaj komunikiloj, kaj ni estas sur la vojo neniam trairita de niaj antaŭuloj. Ni volas esti la novaj praktikantoj kaj aldonos brilan ĉapitron al la nobla afero per nia novigemo.

                                                                                    Wang Fang, direktoro de E-Redakcio


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto