Vizitu Forumon

Artoterapio por mense handikapitaj infanoj

(GMT+08:00) 2015-02-11 13:30:48     Redaktoro:Li Lu

En nia vivo ekzistas tiaj specialaj infanoj, kiuj suferas de korpa aŭ mensa malsano, kiel malfruiĝo kaj Down-sindromo. Ili ne povas, kiel ordinaraj infanoj, viziti lernejon, sed devas sin resanigi per speciala edukado. En la kampo de esplorado pri korpa sufero kaj mensa doloro vid- kaj aŭd-arto estas la plej rekta kaj pensiga parto de la saĝa maro, kaj esploristoj tie serĉas elirejon por homaj suferoj kaj doloroj. El tio oni trovis instrumenton, kiun oni nomas artoterapio.

Zhang Junru, kreinto de "Ora Plumflugilo", la Artoterapie Resaniga Centro por Mense Handikapitaj Infanoj, jam antaŭ dekkelkaj jaroj nur hazarde konatiĝis kun tia terapio. Tiam ŝi entreprenis eldonadon. Iutage la patrino de Mingming, infano de cerabra paralizo, vizitis ŝin kun la bildoj pentritaj de la infano por albumigi liajn pentraĵojn. Zhang Junru surpriziĝis de tiuj bildoj.

Ŝi rememoris: "Je vido de tiuj pentraĵoj mi surpriziĝis. Mi neniam rigardis tiom vervajn pentraĵojn. La desegnaĵoj de ordinaraj infanoj, kiel tiuj en infanĝardeno, estas kutime regulaj, sed liaj pentraĵoj havis tre strangan strukturon, kaj la uzo de koloroj stariĝis aŭdace."

Scivolemo kaptis ŝin: kia ekzakte estas la infano. Post kelkaj tagoj Zhang Junru vidis la infanon akompanatan de sia patrino. Li havis eĉ ne senton de ekvilibro: en irado li preskaŭ falis.

La historio de Mingming donis al Zhang Junru grandan emocion kaj inspiron. En postaj tagoj ŝi kontaktiĝis kun kelkaj novaj infanoj, kiuj suferis de malfruiĝo. Iom post iom ŝi trovis, ke arto povas helpi ilin esprimi siajn penson kaj senton.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto