Vizitu Forumon

Artoterapio por mense handikapitaj infanoj

(GMT+08:00) 2015-02-11 13:30:48     Redaktoro:Li Lu

Tial, la Artoterapie Resaniga Centro por Mense Handikapitaj Infanoj en la jara 2009 establiĝis sub la penado de Zhang Junru. Ŝi volis, danke al edukado kaj trejnado pri muziko kaj pentrado, kulturi kapablojn de handikapitaj infanoj vivi kaj asociiĝi.

En la Centro ĉiu infano povas serĉis sian spacon kaj fosi sian latentforton. Tiuj infanoj, kiuj suferas de malfruiĝo kaj Down-sindromo, havas naturdonon pri pentrado kaj muziko.

Por la estonteco de tiuj mense handikapitaj infanoj sinjorino Zhang Junru liveris aliajn platformojn. Ŝi malfermis okcidentstilan restoracion, galerion kaj panvendejon, kie la infanoj povas fari akcesoran laboron, ekzemple ludi pianon aŭ baki panon aŭ kukon. Ŝi esperas, ke tiuj infanoj povos sin enkonduki en la socion, kaj tie disvolvos sian talenton kaj vivos dignan vivon.

La sorto fermis al tiuj infanoj tiun pordon, kiu kondukus ilin al ĝenerala vivo, sed en la aranĝo de iu mistera forto ĝi malfermis al ili alian pordon, kiu lasas ilin droni en sian mondon kaj senĝene esprimi sian penson. Nia socio bezonas pli multe da tiaj gvidantoj kiel Zhang Junru, kiuj konduku tiujn infanojn serĉi sian valoron kaj plenumi sian revon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto