china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Releviĝo – Raporto pri rekostruado de tertreme plagita regiono de Sichuan
(GMT+08:00) 2009-05-12 16:26:16

Por la ĉinoj, la 12-a de majo estas neforgesebla doloro en la koro. En la sama tago de la pasinta jaro, diversaj televid-stacioj de Ĉinio momente interrompis la normalan elsendon per jena informo:

"Laŭ refoja determino fare de la ŝtata sism-monitora reto, hodiaŭ je la 14-a horo kaj 28 minutoj laŭ la pekina tempo, en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan okazis tertremo de 7,8 gradoj."

En la tri-minuta tertremo, s-ro Yang Ping, kiu tiam estis en la gubernia urbo de Wenchuan, saltis malsupren el etaĝdomo.

Li diras:

"Domoj disfalis, tabloj mem forglitis, haste mi saltis malsupren el loĝejo frakasinte la fenestran vitron."

Poste la tertremo estis denove determinita kiel la 8-a grado, kaj nomata "fortega tertremo en Wenchuan".

En la provinco Sichuan, konata kiel ideala loko por trankvila vivo, la iama feliĉa vivo estis senkompate detruita de la tertremo. Hodiaŭ, unu jaron poste, parolante pri la nombro de viktimoj de tiu katastrofo, s-ro Huang Mingquan, estro de la departemento pri civilaj aferoj de la provinco Sichuan, ankoraŭ sentas fortan kor-premon. Li diras:

"Laŭ statistiko en nia provinco mortis sume 68 712 homoj kaj perdiĝis 17 921."

Nun, kiel statas Sichuan? Kiel fartas Sichuan-anoj? Karaj aŭskultantoj, bonvole sekvu nin al Sichuan por rigardi.

Ĉiutage oldulo Dong Zhenji emas promenadi en la vilaĝo Qipan de la sub-gubernio Xiang'e de la urbo Dujiangyan, kune kun sia aminda turdo kantanta en la birdkaĝo.

Estas tute nova vilaĝo konsistanta el vico kaj vico da malgrandaj etaĝdomoj konstruitaj laŭ montdeklivo. Ĝi aspektas kiel urba kvartalo, la vilaĝanoj nomas ĝin "Nova Korto de Familio Dong". Oldulo Dong Zhenji ekloĝis ĉi tie antaŭ malpli ol 4 monatoj. Li diras:

"Neniam antaŭe mi imagis, ke mi povas loĝi en tiel bona domo kiel la nuna. Kvankam mia antaŭa loĝdomo estis pli bona ol alies loĝejoj, tamen ĝi ne povas kompari sin kun mia nuna loĝdomo kun akvaj, elektraj, gasaj kaj aliaj oportunaj instalaĵoj."

Antaŭe en la vilaĝo Qipan oni dise loĝis en domoj mem konstruitaj sur montoj, sed en la menciita tertremo disfalis la plejparto de tiuj domoj, inkluzive de la domo de oldulo Dong Zhengji. Tamen en januaro de la kuranta jaro, nur 7 monatojn poste, avo Dong feliĉe fariĝis unu el la unua nombro da homoj, kiuj transloĝiĝis en novajn domojn.

1 2 3 4
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040