china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Releviĝo – Raporto pri rekostruado de tertreme plagita regiono de Sichuan
(GMT+08:00) 2009-05-12 16:26:16

S-ro Mu Hong, vicestro de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, diris, ke nun glate iras la rekonstruado de lernejoj en la plagita regiono. Li diras:

"Nun la lerneja rekonstruado iras plej rapide, proksimume 70% de infanoj jam lernas en la oficialaj klasĉambroj."

Ankaŭ rekonstruado de ŝoseoj estas grava ĉenero en la rekonstrua laboro. La tertremo paralizis multajn fundamentajn instalaĵojn de la provinca trafiko.

Post la tertremo, la urbeto Yingxiu, situanta en la sisma centro, tuj perdis la komunikon kun la ekstera mondo. Spite postsismon kaj pluvegon, oni finfine traboris la vojon al ĝi en 4 tagoj. Unu jaron poste, malfermiĝis tute nova strado inter Yingxiu kaj Dujiangyan.

S-ro Xian Xiong, vicestro de la trafika departemento de la provinco Sichuan, diris, ke nun oni jam plenumis 4 ŝoseajn rekonstruajn programojn, kaj 82 el 84 difektitaj gravaj ŝoseoj kaj ekonomiaj artikoj estas rekonstruitaj.

En la intervjuado ni rimarkis, ke en la rekonstruado, oni ne nur strebas al alta rapideco, sed ankaŭ elmetis altan postulon pri la projekta kaj konstrua kvalito.

S-ro Xao Youcai, vicestro de la Aba-a Tibet-nacieca kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, diris al ni, ke ne longe post la tertremo, li kaj liaj kolegoj faris esploradon en Japanio pri kontraŭsismaj teknikoj kaj metodoj por rekonstruado de la urbeto Yingxiu. En aprilo ĉijare, la provinco Sichuan okazigis internacian simpozion rilate al rekonstrua projekto de Yingxiu, kaj petis ĉinajn kaj alilandajn specialistojn doni ideojn. S-ro Xao Youcai diris, ke en rekonstruado de la urbeto Yingxiu, oni prenas la internacian sperton kiel referencon, kaj utiligas la plej avangardajn teknikojn kaj bonajn materialojn.

Fakte, en la provinco Sichuan ne nur reestablendas diversaj softvaraj instalaĵoj detruitaj en la tertremo, sed ankaŭ kuracendas la animo de sennombraj homoj vunditaj en la tertremo. Diversaj socirondoj de Ĉinio donas grandan zorgon kaj helpas al ili liberiĝi el la ombro sur la animo kaj restarigi la vivfidon.

"My name is Suzi. I'm thirteen years old. My favorite sport is swimming. I like playing the piano. I like eating fruit. I like panda."

La knabino parolanta en la angla lingvo nomiĝas Qing Fangrui, lernanto de Guangya-lernejo de la urbo Dujiangyan de Sichuan. En la 12-a de majo, 2008, kelkajn horojn antaŭ la tertremo, ŝiaj gepatroj venis al la lernejo kaj karesis la filinon. Sed neatendite okazis la tertremo, kiam la gepatroj veturis al la hejmloko, kaj ili estas neeltrovitaj ĝis nun.

Troviĝas 650 orfoj similaj al Qing Fangrui. La tertremo faris ilian vivon tute griza. Kiamaniere oni helpu ilin eliri el la ombro? Tio ne estas facila afero.

Sed la vivo daŭras kaj okazas ŝanĝiĝo. Antaŭ unu jaro, kiam ni unuafoje vidis Qing Fangrui, ŝi estis silentema kaj deprimita, tamen ĉijare ni rimarkis, ke ŝi fariĝis serena.

Ŝia instruistino Wu Xiaoxia diris al ni, ke laŭ difino de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, la geknaboj orfigitaj de la tertremo monate ricevas la ŝtatan subvencion de 600 juanoj, ankaŭ la loka registaro donas la monhelpon, kaj sociaj rondoj liveras neregulan monkontribuon al ili. La lernejo jam promesis al Qing Fangrui helpi ŝin en la tuta lernado. La instruistoj kaj kunlernantoj ĉiam klopodas por konsoli ŝin. La instruistino Wu diras:

"De dimanĉo al vendredo, ŝi vivas inter la kunlernantoj, kiuj similas al ŝiaj gefratoj. Semajnfine ŝi aŭ estas gastigita de gepatroj de kunlernantoj aŭ vizitas la hejmon de sia onklo. En tiu ĉi semestro ŝi fariĝas serena kaj babilema."

Ĉe knabino Guo Dongmei de la Beichuan-a Mezlernejo, estas alia ĉagreno. En la katastrofo, 16-jara Guo Dongmei vundiĝis je kruroj, pro tio ŝi nun sidas sur rulseĝo kaj ne povas agi sendepende. Ŝi ĉiutage estas kuracata en la konvaleska centro apud la lernejo, kaj ankaŭ ricevas la necesan trejnadon. Ŝi diras:

"Miaj kunlernantoj estas tre helpemaj, kaj ili volas puŝi mian rulseĝon ĉien, kien mi volas veni. En la lernejo ĉie ekzistas rulseĝa vojo, tre oportune por mi."

Post la tertremo, urbano de Dujiangyan s-ro Fang Xu perdis vivtenan rimedon, poste helpate de loka instanco li fariĝis konstruisto. Li diras:

"Post la tertremo la salajro pliiĝis, antaŭe mia monata salajro estis pli ol mil juanoj, sed nun la sumo duobliĝis. La registaro donas multajn helpojn al ni."

S-ro Yu Wei, ĝenerala sekretario de la provinca registaro, diris, ke nun 1,3 miliono da plagitaj popolanoj realigis la re-enoficiĝon.

Jen kantas Qiang-nacieca virino Wang Zhenfang pri sia kontentiĝo post transloĝiĝo en la novan domon.


1 2 3 4
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040