china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Releviĝo – Raporto pri rekostruado de tertreme plagita regiono de Sichuan
(GMT+08:00) 2009-05-12 16:26:16

S-ro Zhang Ping, respondeculo pri postkatastrofa rekonstruado el la eduka departemento de la urbo Dujiangyan, diris, ke laŭ postulo, la sism-rezista povo de konstruaĵoj de la merlernejo Xiang'e atingos la plej altan kriterion de la ĉinaj civilaj konstruaĵoj ĉiflanke. Li diras:

"La desegnado, prospektorado, ekzamenado, kontrolado kaj aliaj ĉiuj flankoj de la konstruado de la lernejo iras laŭ procedo de la fundamenta konstruado, kaj ni inspektas ĉiun ĉeneron de la laborado."

En la vilaĝo Qipan, ni renkontiĝis kun sesaklasa lernantino Pan Jiao de la elementlernejo Xiang'e. Ankaŭ ŝi tre zorgas pri konstruado de la nova lerneja domego. Ŝi diras:

"La nova lerneja domego estas tre bela. Nin helpas multaj bonkoraj homoj, kiuj kvankam estas ordinaraj, tamen faras multe da kortuŝaj aferoj. La tertremo multe instruis min, kaj mi deziras fariĝi volontulo estonte."

Fakte la rekonstruado de la sub-gubernio Xiang'e estas nur miniaturo de la tuta rekonstrua laboro de la provinco Sichuan. La ĉina registaro difinis 19 ekonomie pli potencajn provincojn kaj municipojn respektive helpi la severe plagitajn guberniojn. Laŭ ĝenerala stato, nun la rekonstrua laboro en la tuta plagita regiono rapide antaŭenmarŝas, kaj ĉie videblas varmega konstrua sceno. En la grave detruitaj lokoj, kiaj Shifang, Beichuan, Wenchuan, Mianzhu kaj aliaj, intense iras la konstruado de lernejoj, loĝdomoj kaj ŝoseoj.

Laŭ konigo fare de s-ino Tian Liya, sekretario de la kompartia komitato de la provinca konstrua departemento, rilate al tiuj domoj ankoraŭ uzeblaj por loĝi, malgraŭ difektiĝo en la tertremo, la registaro jam faris la riparadon. En julio de la pasinta jaro, la registaro ĉiuflanke komencis la postkatastrofan rekonstruadon de la kamparaj loĝdomoj por helpi al miliono da kamparanaj familioj, kies loĝdomoj disfalis aŭ danĝere kadukiĝis, konstrui novajn loĝdomojn. Ŝi diras:

"Por garantii kvaliton kaj rapidecon de la rekonstruado de kamparaj loĝdomoj en la tuta provinco, ni organizis specialistojn kompili la teknikan gvidlibron, kaj laŭ diversaj kontraŭtertremaj postuloj de malsamaj sferoj, naciecoj kaj lokoj, ni faris rekonstruajn desegnaĵojn de proksimume 400 specoj de kamparaj loĝdomoj."

En iuj lokoj, laŭ kulturaj tradicioj kaj loĝkutimoj de malsamaj naciecoj, oni projektis loĝdomojn konformajn al iliaj postuloj. Ezemple, laŭ tiu projekto, la Qiang-nacieca vilaĝo Jina estas rekonstruita paŝo post paŝo.

La origina loko de la vilaĝo Jina pereis en la tertremo. La nova vilaĝo konstruiĝas laŭ montdeklivo, la koloraj flagoj kun la ideogramo Qiang sur si flirtas en la vento okulfrape. Qiang-naciecanoj amas la blankan koloron, pro tio oni masonis murojn de la novaj domoj ankoraŭ per blankaj ŝtonoj, utiligante novan konstruan teknologion, kiu ege altigis la sism-rezistan povon.

Nun ĉiuj 71 familioj de la vilaĝo transloĝiĝis en novajn domojn. Vilaĝano Shi Cheng'an diris al ni, ke antaŭ la tertremo ŝi sin okupis ĉefe je kultivado. Nuntempe furoras Qiang-naciecaj metiartaĵoj en turisma merkato, el tio ŝi vidis novan komercan ŝancon, kaj ŝi faras vendadon de diversaj metiartaĵoj brokitaj de si mem sur la centra placo de la vilaĝo. Ŝi diras:

"Se la turisma afero prosperiĝos, certe la komerco fariĝos kontentiga. Mi esperas, ke pli multe da turistoj vojaĝos al nia Qiang-nacieca vilaĝo."

Nun en la provinco Sichuan, pli ol 70 mil tertreme plagitaj loĝantoj transloĝiĝis en novajn domojn konstruitajn post la tertremo. Laŭ la plano, antaŭ la fino de la kuranta jaro, Sichuan finos la rekonstruadon de ĉiuj kamparaj loĝdomoj, kaj antaŭ majo venontjare finos tiun de ĉiuj urbaj loĝdomoj. Tiam, ĉiuj homoj, kiuj perdis sian hejmon en la tertremo, ekloĝos en novaj domoj.

Rekonstruado de lernejoj estas la alia grava tasko en la postkatastrofa rekonstrua laboro de Sichuan. La tertremo kaŭzis divers-gradan difektiĝon de 13 000 lernejoj, ankaŭ morton kaj perdiĝon de 5 335 lernantoj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao instrukciis, ke nepre necesas konstrui lernejojn plej sekurajn, plej firmajn kaj plej kontentigajn por la popolamasoj.

1 2 3 4
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040