china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Releviĝo – Raporto pri rekostruado de tertreme plagita regiono de Sichuan
(GMT+08:00) 2009-05-12 16:26:16

S-ino Li Tianping, oficistino de la vilaĝa administracio, diris, ke la nomita kvartalo estis unuece projektita kaj konstruigita de la loka registaro, kiu distribuis la loĝejojn al la vilaĝanoj laŭ la pokapa plankareo de 35 kvadrataj metroj. Ŝi diras:

"La vilaĝanoj estas dankemaj. Por celebri la ĝojigan transloĝiĝon, la 22-an de januaro ni okazigis la mil-homan bankedon, en kiu multaj popolanoj respektoplene prezentis la vinon al gvidantoj kaj konstruistoj, por esprimi niajn multajn dankojn."

Ne nur la vilaĝo Qipan, sed ankaŭ la tuta sub-gubernio Xiang'e estis fatale atakita de la tertremo, preskaŭ ĉiuj loĝdomoj detruiĝis. Nuntempe la urbo Chengdu helpas al la sub-gubernio Xiang'e konstrui 16 kvartalojn similajn al la vilaĝo Qipan, por ke ĉiuj plagitoj estu transloĝataj en novajn domojn antaŭ veno de la ĉijara vintro.

Ankaŭ la mezlernejo kaj du elementlernejoj de la sub-gubernio Xiang'e estis diversgrade difektitaj en la tertremo, precipe la mezlernejo, ĝia ĉefa konstruaĵo ruiniĝis, kaj pli ol 300 infanoj mortis. Nuntempe sur ĝia origina situo vidiĝas jam rudimento de la nova lernejo.

En konstruejo, cento da laboristoj ŝvitegas super la konstruado de la elementlernejo Xiang'e, kiu fariĝos la unua tut-ligne struktura lernejo de Ĉinio, kaj ĉiuj bezonataj lignoj estas senpage donacitaj de Kanado.

S-ro Yang Jiancheng, inĝeniero de la Ŝanhaja Verd-tera Korporacio, respondeca pri konstruado de la mezlernejo, sciigis nin, ke la nova mezlerneja konstruaĵo areos je proksimume 5 000 kvadrataj metroj, kaj povos akcepti 540 lernantojn. Nun finkonstruiĝis la ĉefaj framoj de instrua domego kaj apartamenta domego.

Por garantii la konstruan kvaliton, la ĉina registaro ekspedis laboristan taĉmenton el Ŝanhajo. Laboristo Qian Ronghua diris al ni, ke lia hejmloko distancas 2 500 kilometrojn for de ĉiloko, kaj li forlasis sian hejmon antaŭ 70 tagoj. Se ne por helpi al la plagita regiono en ĝia rekonstruado, li absolute ne volus veni al tiel malproksima loko. Ĉar nun li konstruas lernejon por ĉitieaj infanoj, tial li aparte absorbiĝas en ĉiu labor-procedo, kvankam li estas sufiĉe sperta en pli ol 20-jara domkonstruado. Li diras:

"El ĉiuj domoj konstruitaj de mi, ĉi tiu lerneja domego estas la plej bonkvalita."

1 2 3 4
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040