Vizitu Forumon

Bunt-kolora Monda Ekspozicio en okuloj de blindaj infanoj

(GMT+08:00) 2010-06-03 20:48:44

 (Fotiĝi kun pupoj ĉe Sezem-strato)

La 1-an de junio, Ŝanhaja Monda Ekspozicio bonvenigis 6 infanojn el ŝanhaja lernejo por blindaj infanoj. Plej multaj el ili unuafoje vizitis la ekspozician zonon. Kvankam ili havas obstaklon en rigardo, tamen ili ankoraŭ povas senti la Mondan Ekspozicion el koro kaj priskribi la ekspozicion per koloroj.

"Mi sentas, ke la Monda Ekspozicio estas verda, ĉar ĉi tie troviĝas progresintaj scienc-teknikoj, ankaŭ estas tre harmonie."

La parolanto nomiĝas Chen Junhan, li aĝas 10 jarojn kaj diris tion al raportistino post sia vizito al pavilono pri vivo. En la pavilono, li spertis laserradian pianon. Li tre gaje diris:

"Mi svingas miajn manojn sub lampo, la piano aŭtomate eksonas. Estas tre magie!"

En la koro de 11-jaraĝa knabino Lin Quanchu, la koloro de Monda Ekspozicio estas same verda. Laŭ ŝi, la verda koloro signifas agrablan malvarmeton kaj pacon.

Kaj en la okuloj de 10-jaraĝa knabino Shi Chenyue, la Monda Ekspozicio estas blua. Ŝi diris:

"Mi opinias, ke blua koloro reprezentas median protekton. La Monda Ekspozicio devas esti blua, kaj la ekspozicia zono estas bela."

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto