Vizitu Forumon

Bunt-kolora Monda Ekspozicio en okuloj de blindaj infanoj

(GMT+08:00) 2010-06-03 20:48:44

(Palpi metiartaĵon faritan el ovŝelo en la Pavilono de Vivo kaj Suno)

11-jaraĝa knabo Wu Yixuan sciigis al la raportistino post sia apreco de filmo per aŭskultado en la Usona Pavilono:

"Mi sentas, ke la Monda Ekspozicio devas havi koloron helan, eble bluan aŭ flavan. Jes, estas flava, la tre brila koloro."

La filmo en la Usona Pavilono rakontas, ke iu usona knabineto plibonigis medion per plantado de floroj. Komence, nur ŝi sola plantis florojn en libera kampo en sia loĝ-kvartalo, fine ŝia ago influis najbarojn, ili kune klopodis, movis rubojn kaj eluzitajn aĵojn, translokigis proprajn tablojn kaj seĝojn, plantis diverskolorajn florojn, kaj la libera spaco fariĝis bela ĝardeno. Pri la filmo, Wu Yixuan diris, ke li esperas helpi al la knabineto planti florojn, li volas planti ruĝajn florojn, ĉar li tre ŝatas la ruĝan koloron.

11-jaraĝa knabo Xu Renyu diris, ke lia hejmo ĝuste posedas similan ĝardenon, en ĝi ekzistas orkideoj kaj floroj kun la formo de trumpeto. Kiel la knabineto en la filmo, li ŝatas vivi en la loko, kie troviĝas floroj kaj birdoj.

11-jaraĝa knabineto Wang Yuanchong sentis, ke la Monda Ekspozicio estas bunt-kolora.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto