Vizitu Forumon

Ĉokolado en belga pavilono

(GMT+08:00) 2010-08-19 15:28:15

(Aztec-ano kaj ilo por produkti ĉokoladon)

En la fina eksponejo de belga pavilono troviĝas miniatura "ĉokolada muzeo". En brila vitrino estas iloj uzitaj antaŭ proksimume unu jarcento por produkti ĉokoladon kaj diversaj ĉokoladaj produktaĵoj, sur granda ekrano filmo pri historio de belga ĉokolado estas projekciata, kaj ĉe la elirejo sidas eta "ĉokolada fabriko". Hodiaŭ ni konduku vin eniri en la belgan pavilonon kaj sperti ĉokoladon tie.

En la "ĉokolada fabriko", portantaj la altan kaj blankan ĉapon, kelkaj belgaj kuiristoj faras ĉokoladon kiel gravuri artaĵojn. Troviĝas ĉokoladoj kun la figuro de "Haibao", talismano de Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kun la figuro de ŝanhaja fama turo "Orienta Perlo", kun la figuro de eŭropa gracia fraŭlino farita per blanka ĉokolado, kaj kun la figuro de strigo farita per nigra ĉokolado. La ĉokoladaj artaĵoj estas metitaj ĉirkaŭ la "fabriko" por ke turistoj aprecu ilin el diversaj anguloj.

Ĉiutage la belga pavilono havas aktivadon de senpaga gustumo de ĉokolado. En la gustuma tempo, aperas longa vico de turistoj antaŭ la fabriko, ili fotas kuiristojn kaj iliajn verkaĵojn, samtempe atendas la pecon da belga ĉokolado. Ricevinte la ĉokoladon, iuj observas kaj poste gustumas ĝin, aliaj senpacience manĝas ĝin kaj eĉ lekas ĉokaladan sukon restantan sur fingroj, kaj ceteraj fotas la gustuman scenon…

Ĉi tie dolĉo el ĉokolado infektis ĉiujn homojn, inkluzive de kuiristino Tian Yan, kiu donacas belgan ĉokoladon al vizitantoj. Ŝi estas ankaŭ asistanto de direktoro de la programo "ĉokolada fabriko". Ŝi diris, ke por ĉiuj homoj tiu peco de ĉokolado estas tre rara. Ŝi diris:

"Laŭ mi, la gustumata ĉokolado estas tre valora. Ĉar ĝi estas importita el Belgio. Ekstere la enhavo de kokao okupas preskaŭ 70%, interne estas avelo kaj lakto. Tial la gusto estas kaj dolĉa kaj maldolĉa, ĝi estas farĉita ĉokalado, milda kaj densgusta."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto